Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Letero al K-do Lanti
(Respondo al la Recenzo pri la "Plena Gramatiko", kiu aperis en n° 75)

Kara Lanti,

Mi petas pardonon, ke mi skribas al vi pri tiu via recenzo de la "Plena Gramatiko" ("S.R.", majo 1939). Ne ĉar mi volas rebati viajn kritikojn kaj pruvi plurajn malĝustaj kaj eĉ maljustaj; tio estus facila, sed mi opinias, ke, kiam homo publikigas libron, li per tio mem elmetas sin pasive al ĉiaj kapricoj de la publiko: tia estas la leĝo de la literatura vivo, kaj estus naive kaj ridinde plendi pro ĝi.

Mi do, ekzemple, ne respondos al via argumentado pri ci per la facilakonstato, ke citi la kutimon de 2 kamaradoj aŭ la provon de 1 aŭtoro en 1 libro ne sufiĉas por pruvi la vastan uzatecon de tiu pronomo; mi ne trankviligos vian belan indignon pri la diferenco starigita inter krampo kaj parentezo per la rimarko, ke oni diras tre ofte "inter krampoj" kaj neniam "inter parentezoj", aŭ ke la vorto estas ankaŭ oficiala kaj jene klarigita en la P.V.: "Tipografia signo montranta komencon kaj finon de parentezo" (kio pravigas la noton de la P.G.); mi ne demandos vin, kial unuflanke vi riproĉas al ni ne liveri striktan regulon pri jena, oblon – kaj aliflanke konfesas, ke "ne eblas diktatore gramatikumi"; ktp.

Sed inter tiuj detalaj punktoj enŝoviĝis unu ĝenerala teorio, kiu prezentas ĉefan intereson por la vivo kaj la estonteco de nia lingvo. Nur pri tiu ĉi mi petas de vi la permeson iom vaste diskuti.

Via tezo, se mi bone komprenis, estas jena: la naciaj lingvoj estas plenaj je idiotismoj, absurdaĵoj kaj "kaprompaj reguloj"; respondumaj pri tiu kompatveka stato estas la "profesoroj, poliglotoj, latinemuloj, skolastik-