uloj, harfendemuloj"… kaj aliaj gramatikistoj, kiuj por sia propra plezuro senlime komplikigas la lingvon. Nu, Esp-o estas artefarita lingvo, bazita sur la racio: tial ĝi estas simpla. Se oni lasas la profesorojn ktp (vidu ĉi-supre) ekregi super ĝi ili same terure malfaciligos ĝin kaj la "kompatinda popolo esperantista" perdos, ĝin lernante, siajn harojn (ilin efektive fendadas la profesoroj ktp.) kaj ricevos interŝanĝe nur kapdolorojn. Sed feliĉe fondiĝis la sennacieca movado: ĝi starigos sennaciecan lingvistikon, bazitan sur sennaciisma principo, kaj tiel elsavos la lingvon el la burĝaj manoj de la profesoroj ktp. Amen.
Tiu tezo ne sonas fremde al miaj oreloj. Se mi ne eraras, mi jam aŭdis, antaŭ kelkaj jaroj, saman argumentadon – krom la sola diferenco, ke la vorton "sennacieca" anstataŭis la vorto "marksist-leninista". Kaj, se oni bone memoras, inter tiuj, kiuj plej laŭte mokis tiun fantazion starigi "marksist-leninistan" sciencon kontraŭ kaj super la scienco senepiteta, troviĝis ia Lanti… Sed la hieraŭan ni ne bedaŭru.
La ĉi-supra tezo estas erara kaj en sia principo kaj en sia konkludo. En sia principo: mi ne volas kontesti, ke la naciaj lingvoj estas malsimplaj. Sed tiun malsimplecon oni ŝuldas, tute ne al la gramatikistoj, kiuj aperis nur, kiam la lingvoj jam tute elformiĝis, sed al la popolo mem, al la "elementuloj-proletoj", pri kiuj vi faras al vi tiajn kortuŝajn iluziojn. Se vi estus studinta iom la lingvistikon, anstataŭ ĝin primoki, vi estus konstatinta, ke la kaŭzo de tiuj absurdaĵoj estas preskaŭ ĉiam tiuj leĝoj pri analogio kaj pri minimuma peno, kiujn vi tiel alte laŭdas! Kaj ĉar tiuj leĝoj, kiel vi mem tre ĝuste rimarkas, efikas plej intense ĉe la popolo, malplej ĉe la kleruloj, ni rajtas diri, ke la popolo respondumas pri la ĥaosa stato de la lingvo, kiun ĝi parolas! Kaj tiun mian aserton mi povus apogi per mil kaj mil pruvoj. Cetere, ĉu la simpla saĝo ne sufiĉas por aserti, ke la lingvojn, kun ĉiuj iliaj mankoj kaj tuberoj, estigis la amaso de nekulturitaj vilaĝanoj aŭ laboristoj? La kapablon ĝuste kaj racie uzadi la lingvon la eco de proleto ne pli entenas en si