Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mem, ol la kapablon skulpti bareliefojn aŭ komponi simfoniojn. Kaj aliflanke, ĉu la ĉiutaga observo ne montras, ke ne ekzistas unu gramatikisto, kiu sukcesis enkonduki novan vorton aŭ parolturnon en sian propran lingvon? Se vi pli bone konus tiujn gramatikajn monstrojn, vi vidus, ke plejofte estas ili, kiuj provis simpligi, klarigi la popolan lingvon: foliumu nur la admirindajn gramatikistojn de la 17-a franca jarcento, la "Grammaire de Port-Royal" ekz-e, kaj vi konscios, kian klarecon, kian logikon ili penis enmeti en la francan lingvon.

Sed vi lasas vin peli de blinda klaskonscia antaŭjuĝo kontraŭ la specialistoj. Vi ne pardonas al ili, ke, por science difini kaj studi sian materialon, ili bezonas apartan terminaron, apartan klasifikon, apartajn metodojn. Vi ne riskus moki la elektristojn, ke ili "skolastikas" pri ĵuloj, kulomboj, rezistancoj, cirkvitoj ktp – ĉar pri la elektro vi konscias, ke vi ne kompetentas. Sed pretekste, ke la studobjekto de la lingvistoj estas la lingvo, kiun vi aŭtomate parolas, vi imagas al vi, ke vi kompetentas pri ilia scienco kaj rajtas akuzi ilin pri ĉiaj krimoj. Bonvolu kredi, amiko, ke mi laboris dum kvar jaroj antaŭ ol klare kompreni la metodojn de la lingvistiko kaj kapabliĝi ilin korekte apliki, kaj ke de tiam mi plu studadas kaj lernadas. Tion mi ne diras por veki vian miron aŭ kompaton; tion mi diras por montri al vi, ke la lingvistiko estas scienco, kun neevitebla inicado kaj akirenda metodologio, ĝuste kiaj la fiziko aŭ la antropologio; ke ne povas esti la burĝa lingvistiko kaj ia proleta, ĝuste kiel ne povas esti ia stalinisma kemio aŭ ia rasisma algebro; ke la instruoj de la lingvistiko aplikiĝas al Esp-o tute same kiel al aliaj lingvoj.

"Sed Esp-o, vi respondos, estas artefarita lingvo!" – Nu, kion tio signifas? Tio estas interesa informo por la historio de la lingvo, sed tio neniel utilas por ĝia nuna konsisto. La proleto aŭ la poligloto, kiu nun lernas Esp-on, lernas ĝin kiel vivantan lingvon, ne kiel konvencian kodon. Se ĝi estus nun vere nur artefarita lingvaĵo, tiuj leĝoj pri analogio aŭ pri minimuma peno ĝuste ne efikus super ĝi! Ĉu vi opinias, ke la maristaj