Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

signalistoj submetas al tiuj leĝoj la formulojn de siaj flago-kodoj? Ĉu vi iam rimarkis aplikon de tiuj leĝoj en la mors-telegrafado? Ĉu en la kemiaj formuloj aŭ en la algebraj ekvacioj? Jen tamen perfektaj ekzemploj de artefaritaj, pure artefaritaj lingvaĵoj?

Esp-o estas nun lingvo, kaj, kiel ĉiuj vivantaj lingvoj, influata de multaj ne-raciaj fortoj. Kaj se, kiel vi deziras, la proletoj fariĝus ordonpovaj en Esperantio, la lingvo fariĝus pli kaj pli simila al la naciaj. Ĉar mi ne kuraĝas kredi, ke la aliĝo al tiu- aŭ alia-numera Internacio aŭ al Sennaciismo povas funde ŝanĝi la pensan mekanismon de homo. Ĉiam la homo bezonos kaj volos esprimi, ne nur siajn ideojn, sed, kaj antaŭ ĉio, siajn sentojn; kaj, same kiel okazis ĝis nun, la esprimado de la ideoj mem estos preskaŭ ĉiam miksita kun tiu de la sentoj, estos sente kolorigita. Kaj la sento estas la ĉefa fonto de ĉiuj lingvaj mallogikaĵoj, neraciaĵoj… Vi mem, kara Lanti, kiu kredas vin tiel raciema, kial do vi tiel ŝatas la ironion kaj provas ironie prezenti viajn tezojn? La ironio, kiu instigas vin ŝajnesprimi la malon de via penso kaj iel inversigas ties signon, la ironio estas interveno de la sentoforto en la paroladon: pure racie konstruitaj estuloj ne nur ne uzus, sed eĉ ne komprenus la ironion!

Kompreneble, ne ĉio estas erara en via argumentado. Vere estas, ke Esp-o estas relative pli racieca lingvo ol la naciaj. Sed por konservi tiun relativan raciecon oni devas fidi ne al la instinktoparolaj proletoj, kiuj ĉiel[1] ĝin difektos, nek al la matematikismaj teoriuloj, kiuj ĝin ĝismorte perfektigos (memoru pri Ido!) – sed al la verkistoj, kiuj ĝenerale posedas bonan lingvosenton, kaj al la gramatikistoj kiuj ĝin klarigas per raciaj formuloj. Mi tute ne ŝatas la ekstremajn poziciojn; inter la nepra raciigado kaj la blind-instinkta evoluado, mi opinias, ke ni devas trovi kaj sekvi la ĝustan mezon.

Nek tiujn, kiuj volas anstataŭigi interakto per la pli logika aktintero, nek tiujn, kiuj skribas: "pravigi formojn, tute klaraj, simplaj kaj vere esperantecaj", mi aprobas. Kontraŭe al Cart, mi aŭdacas kredi, ke oni povas

  1. Ankaŭ mi scias… tabelumi!