Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kunigi la stilan klarecon kaj la gramatikan korektecon, kaj ke oni devas oferi unu al la alia neniun el tiuj du ĉefaj principoj. Kaj precipe mi aŭdacas konsili, ke oni parolu nur pri la aferoj, kiujn oni konas. Nekompetenteco estas ja solida supereco, sed ĝin oni ne devas trouzi.

Simpatie via,G. Waringhien, SAT-ano n° 17296.

*       *
*