Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Responde al K-do G. Varingjen

Kara K-do Profesoro,

La legantoj mem respondu la demandon, ĉu fakte mi argumentis malĝuste pri la "Plena Gramatiko" kaj maljuste al ties aŭtoroj. Mi do simple petas, ke ili bv. relegi mian recenzon antaŭ ol konkludi pri tiu demando. Oni ne povas esti juĝanto kaj juĝato, kaj en la koncerna afero tiu aksiomo jura valoras por ni ambaŭ, ĉu ne? Sed mi povas almenaŭ certigi, ke se fakte mi estis maljusta al vi, tion mi tre bedaŭrus, tial ke mi daŭre havas por vi grandan estimon. Kaj eble ĝuste pro tio, ke ju pli mi admiras vian laborkapablon kaj vian fervoron por nia komuna afero, des pli mi bedaŭras, ke vi elspezis vian energion laŭ malĝusta direkto, kiam vi verkis vian vere monstran Gramatikon. La Esperantistaro absolute ne bezonas tian verkon kaj mi havas la konvinkon, ke ĝi eĉ povas nur malutili.

Ne necesas havi grandan imagpovon por prezenti al si la fiuzon, kiun malamiko de esp-o povus fari je tiu 488-paĝa volumo. Jen aŭskultu: „Estimataj ges-roj, vi ĵus aŭdis elokventan pledon por esp-o; oni rakontis al vi pri ĝiaj mirindaj kvalitoj, pri ĝia facila lernebleco ktp.; vi, ekz-e, aŭdis pri ĝiaj 16 reguloj simplaj kaj parkereblaj en mallonga tempo ktp. ks.; nu, Ges-roj, oni aplombe trompis vin; jen rigardu, mi tenas en la mano ekzempleron de esp-a gramatiko; ĝi estas 488-paĝa! Ĉu do tiu dokumento ne pruvas plej evidente, ke la Zamenhofa elpensaĵo ne estas la mirindaĵo, kiun blufuloj trompe prezentas al vi…" ktp. ktp. ks.

Kompreneble vi povus rebati, ke mi tro fantazias, ĉar ĝis nun via verko en sia dua eldono ne estis tiele uzata de demagogo. Nu, bone, ni eĉ volas esperi, ke tiu latenta