danĝero neniam konkretiĝos; tamen ĝi ekzistas…
Sed prefere vi meditu pri jena fakto: Lanti, mia amiko, kiu uzas ĉiutage esp-on jam de 20 jaroj, se la finlego de la "P.G." ricevas la malagrablan impreson, ke li neniam konis la esp-ajn regulojn kaj sentas sin tiurilate pli malklera ol antaŭ la legado. Kaj la fakto, ke nur mi kuraĝas publike fari tian konfeson, ne emigu vin pensi, ke aliaj esp-istoj ne havis similan impreson. Eble ĝi ne estis ĉe ili tiel forta, kiel ĉe mi, pro la simpla tialo, ke ili nur trafoliumis la pezan volumon, metis ĝin poste en ŝrankon kaj kontentiĝis per la penso, ke ili havas en sia dispono "sciencan" verkon, kiu respondas al ĉiuj lingvaj demandoj pri esp-o. Mi povus mencii la nomon de almenaŭ 20 esp-istoj el diversaj landoj, kiuj konfesis al mi, ke ili ja posedas ekzempleron de "P.G.", sed ke ĝi tute ne utilas al ili. Kaj – pli grave, pli meditinde – mi observis ĉe tiuj esp-istoj ian elreviĝon, kiu antaŭsignas senfervoriĝon en nia movado. Ili ja malklare ekvidis, ke nia lingvo tendencas fariĝi same komplika kaj malfacila kiel la naciaj. Pro tiaj konstatoj mi akiris la konvinkon, ke vi, tre estimata K-do Profesoro, bonintence faris malbonan servon al nia afero…
*
Sed mi ne devas forgesi, ke vi precipe skribis por inviti min al diskuto pri tezo, kiun viasupoze mi defendas. Nu, vi faras al mi grandan honoron, sed ĉu konvenas, ke mi akceptu vian inviton, ĉar vi rimarkigis, ke mi ne havas kompetenton en lingvistiko? Tian, cetere mi ne pretendas havi. Tamen, malgraŭ tiu manko, mi ne timas deklari, ke via peraŭtoritata argumento ne multe impresas min. Kaj jen tial: estas kontrolebla fakto, ke preskaŭ ĉiuj lingvistoj kontraŭas la ideon pri viveblo de artefarita lingvo. Por faciligi la kontrolon, mi citu el iu verko de d-ro Alberto Doza (Dauzat): "Nekontraŭdireble, la malnova ideo pri universala lingvo, komuna al ĉiuj homoj, estas nura ĥimero…" (La Prilingva Filozofio, p.45 – La Philosophie du Langage, Bibliothèque de Philosophie scientifique, Paris, 1927). Tiu aŭtoro, kies