kompetenton vi kredeble agnoskas, dediĉis tutan ĉapitron al la demando pri artefaritaj lingvoj, por science, "kompetente" pruvi, ke la afero estas utopia. Vi certe scias, ke ankaŭ Vendries eldiris la saman opinion antaŭ nemultaj jaroj.
Sed kredeble vi tuj pensos, ke A. Meje (Meillet), kies aŭtoritato estas pli granda ol tiu de la du aŭtoroj ĵus menciitaj, eldiris favorajn vortojn pri nia afero. Jes ja, kaj siatempe (en 1920) mi publikigis leteron de li en La Laborista Esperantisto. Tiam mi ne hontis ĝeni lin per demandoj kaj, ne sciante kiel vi, ke mi estas analfabeto en lingvaj aferoj, li bv. favori min per respondo. Sed ni ne forgesu, ke tiu mondfama lingvisto skribis jenon en sia verko "La Lingvoj en la Nova Eŭropo": "La esp-istoj agis tre naive, kiam ili tradukis en esp-o (intence mi forlasas la akuzativon) verkojn literaturajn, kiuj estas universale konataj. La literaturo estas fako, en kiu oni absolute ne povas utiligi artefaritan lingvon." (El la menciita verko, p. 326).
Nu, ĉu mi, kiu uzas esp-on pli facile ol mian gepatran lingvon, kiu praktikis ĝin kun homoj el ĉiuj mondpartoj, povas riverenci antaŭ la "kompetento" de d-ro Doza kaj humile konfesi, ke ja estas miaflanke ridinda pretendo havi opinion pri lingvaj aferoj? Kaj ĉu la du aŭtoroj de "Pl. Gr.", kiuj nemalofte literaturumas, proze kaj poezie, devas sin klini antaŭ la verdikto de l’ fama profesoro ĉe la Pariza Universitato? Ambaŭkaze nur nea povas esti la respondo. Plie, mi pensas, ke Zamenhof ankaŭ ne estis lingvisto kaj tamen arogis al si la pretendon doni al la tuta mondo artefaritan lingvon. Pro tiuj konsideroj, malgraŭ mia senkompetento, mi ne timis eldiri mian opinion pri via verko kaj akceptas vian inviton diskuti pri nia komuna afero.
*
Sed tuj mi konfesu, ke difinitan "tezon" mi ne havas. Krome mi deklaras insiste, ke mia vidpunkto pri la evoluo de nia lingvo havas absolute nenion komunan kun la "marks-leninista" lingvistiko. Ega estas mia miro, ke vi povis