Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

supozi tion. Ŝajne vi forgesis, ke en la "Tezoj pri internacia lingvo, prilaboritaj de la brigado de lingvokonstrua fako kaj akceptitaj de plenkunsido de la Sciencesplora Instituto de la lingvo – ĉe la Popolkomisaro de klerigo R.S.F.S.R. Moskvo" kaj publikigitaj en "La Nova Etapo", kajero tria, dum la jaro 1932-a, oni povas interalie legi jenon: "6. En la disvolviĝ—procedo de la burĝa socio estis kreitaj sennombraj projektoj de helpaj lingvoj, inter kiuj plej vivkapabla sin montris la projekto konata sub la nomo "lingvo Esperanto". Ni ne devas tamen malakcepti utiligon ankaŭ de aliaj internaciaj lingvoj, se ilia disvastigiteco faras tiun utiligon ebla."

Ĉu iu ajn esp-isto povus konsenti kun tia tezo? Bonv. do memore noti, ke neniun el miaj antaŭaj kritikoj pri la "Moskva lingvoscienco" mi malkonfesas. Kaj plie, favoru min, ne supozante, ke pri la proletaro mi opinias, ke ĝi posedas senspertan sciencon pri lingvaj aferoj. Tute ne! Mi krome konsentas kun vi, ke en la naciaj lingvoj la gramatikistoj estas senpovaj por influi ilian evoluon.

Kaj nun, supozante, ke ne plu ekzistas miskomprenoj inter ni, la esencan problemon mi alfrontas. Ĉu la leĝoj, kiuj efikas en la malraciaj lingvoj naciaj, ankaŭ valoras por nia sennacieca lingvo, racieme (mi ne diras: racie, tial ke, bedaŭrinde, Zamenhof ne plene sukcesis tiurilate) artefarita? Kaj se oni maljesas al tiu demando, ĉu la aŭtoroj de esp-a gramatiko ne devas apliki alian metodon ol tiun de la lingvistoj, kiuj esploras naciajn lingvojn?

Kvankam mi estas viadire analfabeto en lingvistiko, tamen mi scias, ke A. Meje skribis jenon: "La lingvistikaj leĝoj ne estas ĝeneralaj kiel tiuj de l’ fiziko kaj kemio, sed specialaj al iu lingvo kaj al iu epoko." (Historia lingvistiko… p. 16, laŭ cito de Doza en "Prilingva Filozofio" p. 290).

Kaj alipaĝe la sama aŭtoro substrekas: Meje demonstris, ke rilate al la lingvistikaj leĝoj oni ne devas paroli pri necesoj, sed nur pri ebloj.

Se tiel estas, ŝajnas al mi, ke aŭtoro de esp-a grama-