Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiko ne devas esti gvidata en sia laboro per la "tradicio lingva", li devas, imite al nia Majstro, racieme streĉi la volon por ne fuŝi la apartan econ de nia lingvo, kiu estas ĝia artefariteco – kaj tiu eco fontas en la racio. Mi havas la firman konvinkon, ke vere esperanteca gramatiko povus ege influi sur la evoluon de nia lingvo, kaj tiu mia senkompetenta opinio almenaŭ ne kontraŭas al la aŭtoritataj asertoj de A. Meje. Inter la esp-istaj laboristoj mi ĉiam rimarkis grandan deziron uzi korekte la lingvon – kaj ankaŭ elreviĝan malkontenton, ĉe la konstato, ke ne eblas ekscii, ĉu oni devas diri, ekz-e, "eterno" aŭ "eterneco", "avido" aŭ "avideco", "malriĉo" aŭ "malriĉeco", "justo" aŭ "justeco", "la jena" aŭ simple "jena" ktp. ks., ĉar Zamenhof mem uzis kaprice tiujn duoblajn formojn por esprimi tute la saman ideon. Kelkfoje sur la sama paĝo de verko oni povas fari tian bedaŭrindan konstaton. La rolo de gramatikisto estus do difini simplajn kaj klarajn regulojn por uzi kompreneble nian lingvon anstataŭ celi per subtilaĵoj liveri pravigon pri ĉiuj kontraŭecaj formoj Zamenhofaj – aŭ pri siaj propraj. Kaj tion farante, li pli inde honorus al nia Majstro, ol per la provo pravigi liajn mankojn per skolastikeca rezonado.

Ĉar, laŭ la aŭtoritata opinio de Meje, la lingvistikaj leĝoj rilatas nur al iu lingvo, kaj, koncerne tiun lingvon mem, nur al iu epoko de ĝia vivo, mi senĝene asertas, ke nunepoke la profesoroj kaj aliaj intelektuloj pli malbone influas la evoluon de nia lingvo ol la elementuloj, kiujn vi kulpigas. La unuaj komencas ordinare verki aŭ traduki tuj post la lernado de esp-o, antaŭ ol esti akirintaj esperantecan senton per longa praktikado de la lingvo kaj do tute nature ili tendencas enkonduki idiotismojn. Kaj la plej danĝeraj el tiuj fuŝuloj estas la poliglotoj, kiuj opinias havi kompetenton en nia afero, tial ke ili povas citi el kelkaj lingvoj por pravigi siajn absurdaĵojn. Ordinare poliglotoj havas la cerbon plena je vortoj kaj sendube pro tio ne restas loko en ilia pensorgano por originalaj ideoj. La duaj, t.e. la elementuloj, povos malboninflui sur la evoluon de nia lingvo nur, kiam ĝi fakte estos jam venkinta. Bedaŭrinde, tiu danĝero ne estas