Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

baldaŭa, dum la malbona influo de iaj intelektuloj estas nuna…

Por pravigi mian aserton, mi denove mencios la bedaŭratan K-don Ozere, kiu fuŝe skribis kaj parolis en franca lingvo kaj tamen flue kaj korekte uzis esp-on. Kaj en la maja n-ro de "S-ulo" vi povis legi la nekrologon, kiun verkis pri si mem K-do Bubo antaŭ ol sin mortigi. Jen denove ekzemplo de simpla laboristo, kiu penadis uzi korekte nian lingvon kaj flue ĝin parolis. (Li ankaŭ ci-umis; cetere mi mem ci-umas kun kk. personoj.) Kaj ĉu do ne estas la ĉarpentisto Haber, kiu iniciatis la eldonon de gramatiko por franclingvanoj kaj verkis ĝin en kunlaboro kun simpla instruisto! Tiu gramatiko jam atingis la eldonkvanton de 32.000 ekzempleroj, kaj ĝi eĉ trovis la ŝaton de neŭtraluloj, kiuj petis la permeson fari apartan eldonon, en kiu forestas la socialismaj esprimoj. Mi povus mencii amason da tiaj faktoj, por pruvi tute klare, ke via aserto pri la malbona infuluo de la elementuloj sur nian lingvon estas tute, absolute senbaza nunepoke. Ne la proletaj esp-istoj kreis la "tradicion lingvan", antaŭ kiu vi riverencas en via tro plena gramatiko. Estas la "bonaj aŭtoroj", kies erarojn, mankojn, idiotismojn vi penadis pravigi per subtilaĵoj.

Neniel mi volas, ke la proletoj estu ordonpovaj en Esperantio. Mi deziras nur, ke gramatikistoj penadu per ĉiuj fortoj por doni al ili esperantecajn lernilojn kaj tiaj, en la nuna stato de nia afero, ne devas speguli la absurdan "tradicion lingvan", kiu valoras nur por naciaj lingvoj. Se la ĝisnuna tendenco naciece malsimpligi nian lingvon daŭre kreskus, ne necesas esti profeto, por antaŭdiri, ke esp-o fariĝus ne plu taŭga ilo por la simpla popolo. Kaj mi opinias, ke la homoj, kiuj penadas per ĉiuj fortoj por liberigi sin je ĉia nacieca influo, t.e. la sennaciistoj (do ne ĉiuj SAT-anoj) ne povas resti indiferentaj antaŭ la skolastikeco de gramatikistoj.

Vi komplezis diri, ke "ĉio ne estas erara en mia argumentado". Nu, mi ankaŭ ne pensas, ke ĉio estas mallaŭdinda en via verko. Ekz-e, sur la p. 327 mi tre kontente legis jenon: "Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn