Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

leviĝantajn el la maroZ ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantajleviĝi." Tute prava estas via instigo ne uzi balaste la akuzativon. Kaj mi sekvis vian konsilon, kiam mi skribis la frazon, kiun vi kritikas. Konfesu, ke tre maltrafe vi elektis vian ekz-on! Mi forlasis la akuzativon ĉe tri vortoj, tial ke ĝi ne estis necesa por la klaro (antaŭ la vortoj sen akuzativo oni tuj subkomprenas la subjekton: kiuj. Se vi scias "tabelumi" mi ankaŭ povus facile lerni la harfendadon) kaj tiel evitis la sonon …ajn, kiu vere tiklas malagrable la aŭdsenton, kiam ĝi estas sinsekve tro ofte ripetata. Malgraŭ la forlaso de tiu balasta akuzativo la frazo restas tute klara kaj la aŭdsento estas kvietigita. Jen kio devus esti regulo obeinda.

Mi protestus se iu proponus tute forigi la akuzativon el nia lingvo. Ĝi ja ofte estas necesa por la klaro kaj ĝi ebligas pli grandan liberon en la aranĝo de frazoj. Kaj mi preferas diri: la muso kuras sub la liton, ol al sub la lito, kiel en Ido…

Malgraŭ mia nekompetento – ĝuste pro tio, vi sendube pensos – mi povus verki centojn da paĝoj pri tiu temo. Sed mi nun pensas, ke la lingvisto Fr. Paŭlhan estas tute prava, kiam li rimarkigas, ke "…vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj". (La Duobla Funkcio de la Lingvo, p. 27 – 1929). Verŝajne pro tio, vin mi ne kapablus konvinki, nek vi min.

Almenaŭ ne dubu pri mia sincero kaj pensu, ke mi precipe estas severa al miaj amikoj.

Jam delonge mi perdis la esperon, ke nia afero antaŭeniros grandpaŝe. Antaŭ 20 jaroj mi esperis multon de la Internaciista Movado Laborista – kiel aliaj samideanoj celis akiri solvon per la Ligo de Nacioj. Ni ĉiuj estis tre naivaj. La esperanta movado malvolviĝos paralele al la aliiĝo de l’ homa spirito laŭ racieca tendenco. Ĉio, kio povas helpi en tia metamorfozo, tio havas mian simpation – kaj ĉio, kio restas ligita al la tradicio, al la rutino, al la skolastiko, tio vekas mian indignon. Tial nedankeme