Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bildoj

Sur promenejo, superŝutita per varmaj sunradioj, personoj kuŝas sur la gazono; aliaj sidas sur benkoj; aliaj preterpasas. Mizera blindulo kaŭras borde de la promenejo. Seninterrompe li balbutas la saman petegan frazon per voĉtono kortuŝiga. Li levas la vizaĝon al la ĉielo, tiel montrante sian nudan kolon sur kiu promenas pedikoj. Iafoje iuj mordetas. Tiam la blindulo rapidmove pinĉas per la fingroj la besteton kaj ĝin ĵetas antaŭen sur la polvon. Li ne mortigas la pedikon. Li bezonus la du manojn, dum unu almenaŭ devas senĉese almozgesti.

*

Oni diras, ke Moskvo enkalkulas kvardekoble kvardek preĝejojn (1600). Mi ne scias, ĉu estas la ĝusta nombro. Sed kiam ĉiuj sonoriloj komencas bruadi, oni kvazaŭ kredas, ke ĉiu domo fariĝis preĝejo. La sonoj, alvenantaj el ĉiuj flankoj, eniras ĉiun lokon, sin trudas, inside penetras vian senton, batas vian animon, konfuzigas vian cerbon, tiele, ke oni povas nur fali sur la genuojn por preĝi aŭ kolerigite ŝtopi siajn orelojn por ne plu aŭdi tiun premkoran bruon. En la aero traflugas io nedifinebla, mistera, ploriga, mistika – stultiga. Tiam oni komprenas la potencon de la religio, kiu sorĉas la animon de l’popolo kaj igas ĝin forgesi penojn kaj mizeron.

Kelkloke malgranda preĝejo staras borde de la trotuaro, kun pordo malfermita. La preterpasantoj vole nevole devas vidi la diservan spektaklon. Kreduloj ĉeestas ekstere. Vidiĝas plej akra kontrasto. La pastroj estas luksege vestitaj, brilas orumitaĵoj, dum plejparto de la ĉeestantoj aspektas tre mizere.

De antaŭ duonhoro mi rigardas tiun spektaklon:
kreduloj krucsignas plurfoje, balancas la kapon, genufleksas, kisas la teron. Se estus en alia loko mi preskaŭ kredus, ke ili gimnastikas. Preterpasantoj ankaŭ rapide krucsignas. Rimarkinde estas, ke preskaŭ nur virinoj, maljunuloj kaj kripligitoj vidigas tiujn eksterajn signojn de religia kulto. Mi atente observis, kaj ne vidis eĉ unu junulon krucsigni preterpasante. La plejmultnombraj preterpasantoj ŝajnas esti tute indiferentaj pri la