Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉi tie ludata religia komedio. Kaj tio nedubeble estas konsekvenco de la Revolucio.

*

La urbon transpasas la rivero Moskova. Ĝia, ne tre hela, iom malbonodora akvo fluas malrapide. Apude, la granda, luksega preĝejo "Jesuo Savanto", kiu estis konstruata por danki al Dio pro la malvenko de Napoleono, prezentas sian altan, orumitan kupolon al la kisoj de la sunradioj. Estas la 16a horo. Tute proksime sin banas viroj. Ili estas absolute nudaj. Post la banado kelkaj lude kuras aŭ luktas; aliaj, surdorse kuŝiĝintaj, liveras al la karesoj de varmeta bloveto la propraĵojn de l’vira sekso. Iom pli malproksime sur la alia bordo, estas virinoj, kiuj ankaŭ tute nude sin banas. Neniu – krom mi – atentas tiun spektaklon.

Ĉu mi ne sonĝas? Ne. Nu, mi prezentas al mi tian bildon en Paris apud la katedralo "Notre Dame". Kia skandalo!…

Ĉu tio ankaŭ estas konsekvenco de la Revolucio?[1]

*

Laŭlonge de la multe trapasata strato Tverskaja, kondukarita al la hotelo "Lux", estas placeto sur kiu kuŝas amase ruboj de ruiniĝintaj domoj. Nu, jen tie sin paŝtas tute kviete du porkoj!…

*

Viro kun pafilo ĉe la ŝultro marŝas meze de la strato; sekvas lin du senarmitaj viroj. Post ĉi-lastaj marŝas du soldatoj. Ĉemane ili tenas revolveron kies tubo alcelas la teron… Kio okazis?…

La kvino iras, kaj neniu atentas pri tiu bildo, kiu verŝaĵne estas kutima…

*

Surstrata bazaro. Plej diversaj objektoj estas tie aĉeteblaj. Sur placeto 17 ŝuriparistoj en ronda enviciĝo staras. Malnovaj pecoj de ledo kaj plej elementaj iloj kuŝas tere. Nudpiedaj, nudkapaj, ĉifonvestitaj

  1. Mi eksciis pli poste, ke dum la cara regado okazis same.