Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

buboj stare aŭ sterne rigardas la ŝuriparantojn. La riparata piedvesto sidas ĉe la supro de stango, kiun la staranta ŝuisto preme tenas per la genuoj… Kaj la suno vertikale ĵetas siajn radiojn, kolorigante per kvazaŭa oro la tutan scenon…

*

Moskvo estas plena je tiaj pentrindaj bildoj. La amatoroj de pitoreskaĵoj venu ĉi tien; ili akiros grandan provizon da neforgeseblaj impresoj. En tiu intermiksiĝa punkto de Okcidento kun Oriento oni ege ĝuas kontrastojn ne tiome troveblaj alie. Mizerego okultranĉe najbaras kun luksego. La cara regado kaj la religio amasigis en palacojn kaj preĝejojn nekalkuleblajn riĉaĵojn, dum la popolo restis en stato plej mizera. – Kaj ĝis nun la Revolucio ŝangis nenion tiurilate…

Iafoje miaj impresoj estis tiom fortaj, mi havis tiel egan spiritstreĉitecon, penante, sed vane, kompreni la min ĉirkaŭantan mondon, ke vespere mi sentis kompletan elĉerpitecon kaj fine indiferentecon pri ĉio. Nitĉevo

Ĉe la sidejo de "Komintern"

– Kiom da tempo vi intencas resti ĉi tie? demandis min k-do Doriot, la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti, ĉe la hotelo "Lux".
– Proksimume tri semajnojn.
– Nu, vi prudente agos ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi tie. Plie, neniam oni scias, kiam oni povos forveturi…

Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Doriot indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, kaj provizumite de tiu plano, mi iris.

Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’Kremlo, staras granda konstruaĵo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: "Ĉiulandaj proletarioj unuiĝu".

Mi aliris ĉe la enirejo. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu diris kelke da vortoj de mi nekomprenataj kaj gestis al apuda pordo. Mi iris tien,