Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eniris kaj ekvidis sinjorinojn sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la k-do, kiun mi deziris viziti kaj ricevis paperaĵon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kial interkomprenigilo.

La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, kaj fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti Doriot, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min kaj prezenti al k-do Rakoŝi, la Sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.

Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:
– Ha, vi estas k-do Lanty! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizaĵon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esp. komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esp-o. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj kaj urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi tien el Paris pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj…

Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:
– Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo kaj tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi-tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas kaj nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.
Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romain Rolland ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon…
– Ho, R.R...., literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.
– Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj mi do citu al vi la nomon de Henri Barbusse, kiu,