Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvankam literaturisto, estas komunisto Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacionalo, ne Internacionalo de poliglotaj ĉefoj.
– Ĉu vere H.B. interesiĝas pri tiu demando? iom mirigite demandis Rakoŝi.

Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj por kiu verkis H.B. antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:

– Bonvolu sidiĝi.

De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ Franca Ministro ktp. Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.

Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la kom. gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la IIIa Internacionalo, kiu estis starigata dum la IIa Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan kaj indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esp-isto mi estas preta propagandi kaj instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: "laboroj de la studkomisiono" Rakoŝi ridetis kaj tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de S.R. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston de tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas.

Mi plue devas noti, ke, pro neekzisto de esp. komunista organizaĵo en Rusio, mia pozicio antaŭ Rakoŝi ne estis favora. Li eĉ min avertis, ke mi ne devas fidi al iu ajn esp-isto. "Multaj estas kontraŭrevoluciuloj", li aldonis, "Estu singardema, prudenta en viaj rilatoj kun esp-istoj…"