Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Esperantio

Dank’ al Sankta Cirilo kaj lia frato Metodo, la slavoj havas specialan alfabeton. – Kaj tio ankoraŭ iom pli apartigas ilin de la aliaj popoloj. Okcidentano, kiu ne lernis la rusan alfabeton, ne kapablas eĉ legi iun vorton. Sur la ŝipo, rusa K-do iomete instruis al mi la rusajn literojn. Mi do sukcesis legi la nomon de la strato, kie staras la hotelo "Lux". Tverskaja. Ĝuste sur tiu strato ankaŭ troviĝas la redaktejo de "La Nova Epoko", kiun mi intencis viziti. Mi do povis sen plano trovi la lokon. Tie mi trafis plej afablan kaj bonkamaradecan akcepton. Sonis esp-o bele kaj flue en la buŝoj de la rusaj samideanoj. Mi ne plu sentis min en fremda lando.

Ĉeestis K-do Nekrasov, redakcia sekretario de la revuo, K-do Polakov, prezidanto de, l’rusa sekcio de E.L.A., K-do Demidjuk, kiu okupas altan postenon en la ruĝarmeo, kaj K-do Futerfas, kiu kritikeme kaj bildriĉe parolas en vera oratoro, kia li estas.

Neniu el ili apartenas al la Komunista Partio. Ili nur simpatias la komunismon kaj lojale kunlaboras kun la Soveta Reĝimo. K-do Futerfas estas anarkisto. Iam li estis arestita pro falsa denunco. Amuza fakto: Ĉar oni trovis ĉe li multajn dokumentojn esperantlingvajn, estis la idisto Milter ("Ĉekisto") kiu esploris la esp-ajn tekstojn. Tial ke oni trovis nenion suspektindan, Futerfas estis liberigata.

Dirinte mian deziron ekinterrilatiĝi kun esp. komunistoj, tuj estis proponate al mi viziti K-don E. Drezen, kiu oficas en la Kremlo.

La morgaŭan tagon antaŭtagmeze, akompanate de Nekrasov, mi iris al Drezen.

Apud unu el la enirejoj de, l’ Kremlo, humile sin apogas al la fortika muro ligna budo, kie oni devas peti enirpermeson. Enviciĝe ni staris proksimume duonhoron kaj fine ricevis la bezonatan enirpermesilon. Provizumite de tiu paperaĵo ni aliris grandan portalon, kie vico da deĵorantaj soldatoj stare gardis la enirejon.