Montrinte la enirpermesilon ni trapasis sub alta arkaĵo kaj trafis duan vicon da soldatoj, al kiuj denove ni devis prezenti nian rajtigilon. Poste ni transpasis grandan korton kaj alvenis ĉe impona konstruaĵo, kie deĵoranta soldato ankoraŭ unu fojon esploris nian paperaĵon. Trapaŝinte longajn, duonhelajn koridorojn ni fine venis al la ĉambro, kie oficas nia samideano.
Kvankam juna, Drezen okupas tamen tre altan postenon en la administra fako de l’ Soveta Respubliko. Li estas vic-direktoro de Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj. Tiun fakon oni kutimas nomi mallongige V.C.I.K. Kalinin estas la Prezidanto de tiu Centra Komitato, kiu estas (principe) la plej alta Instanco de l’ Rusa Respubliko.
Tre afable kaj helpeme akceptis min Drezen. Li sin metis je mia dispono por faciligi kaj agrabligi mian restadon en Moskvo. Mi klarigis al li en kia situacio iom duba mi troviĝas en la hotelo "Lux", pro foresto de la reprezentanto de l’ Franca Kom.Partio. Mi diris, ke mi trafas malfacilaĵojn por esti konsiderata kiel rajtigita delegito ktp.
Drezen telefonis ien, skribis letereton, kiun li donis al mi por ke denove mi vizitu la sidejon de l’ Komintern; unuvorte klopodis tiele, ke de tiu momento ĉio glatiĝis antaŭ mi.
Ĉar en tiu momento nia samideano ne disponis sufiĉan tempon por longe priparoli diversajn aferojn, li petis, ke mi revenu posttagmeze je la 5a. Tiel estis interkonsentite.
Je la difinita horo mi revenis sola al la Kremlo. Post la kutimaj formalaĵoj prieniraj mi denove troviĝis en la sekretariejo de l’ Vic-direktoro de V.C.I.K.
Ĉar nia Samideano plenumas oficon en la administracia fako mi ne povis trafi pli bonan okazon por ekscii pri la strukturo kaj funkciado de l’ Soveta Reĝimo. Mi do petis al Drezen, ke li bonvolu sin lasi intervjui. Tre afable li konsentis, kaj liveris al mi klarigojn, kiujn resume mi konigos en alia parto de mia raporto.