Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Allo!… – Drezen telefonas, kaj, post minuto: – Hodiaŭ vi estas mia gasto. Tuj venos aŭtomobilo, kiu kunportos nin hejmen. Vi vespermanĝos kaj konatiĝos kun mia edzino.

Ĉu oni povas rifuzi tian afablan proponon? Kvankam iom ĝenate, mi povis nur danke akcepti…

Post kelkaj minutoj ni veturas tra la kortego de l’ Kremlo, kaj rapide alvenas al la Spasskije voròta (Sav-pordego). Drezen klarigas pri la sankteco de l’ loko. Eĉ la caro demetis la ĉapon, kiam li trapasis ĉi-tien. – Dum ni malpiege malatentas tiun antaŭrevolucian kutimon kaj trapasas kiel en tute ordinara loko.

Sur la turo de tiu pordego estas granda horloĝo, kiu, je la 9a matene kaj je la 9a vespere, ludas per sonoriloj ĉu Internacion, ĉu Funebran Marŝon. Antaŭ la Revolucio ĝi ludis la caran himnon: "Dio la caron gardu" kaj iun preĝon. Apenaŭ emociata mi estas. Strange. Kial entuziasmo ne flamigas mian koron? Jes, kial? Mi ne povus nun respondi.

Post kvaronhora veturado ni alvenis ĉe mia gastiganto. Lia ĉarma edzino ne parolas esperante, sed malgraŭ tio ne estas malpli afabla. Cetere ĉu estas necese paroli kiam oni sidas antaŭ tablo abunde provizumita per bongustaj manĝaĵoj? Simpla rideto sufiĉas por montri kontentecon. Certe mi ne bedaŭras mian neĉeeston ĉe la vespermanĝo en la hotelo "Lux"!…

Drezen prave fieras pro sia esp. biblioteko. Kun granda intereso mi povis foliumi kolekton da libroj raraj, kies ekzisto rakontas la historion de la mondlingva movado. Nia samideano nedubeble havas fortan ŝaton al esp-o. Mi konstatis kiom ame li parolas pri nia afero. Sed la vivo estas trudema. Lia ofico forprenas lian tempon kaj li malmulte povas okupiĝi pri nia afero.[1]

  1. Li tamen antaŭnelonge verkis ruslingve pri la problemo de lingvo internacia broŝuron en kiu li provas pravigi la vidpunkton de la mondlingvanoj laŭ la Marksana Doktrino.