Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kompreneble ni interparolis pri nia S.A.T.-movado. Ŝajnas, ke ni ne interkonsentis. Drezen riproĉas, ke SAT ne estas pure komunista. Li ne volas kunlabori kun anarkistoj kaj socialdemokratoj. Sed, strange, li estas prezidanto de Sovetlanda Esperanta Unuiĝo, en kiu estas ne nur anarkistoj sed burĝoj el plej certa speco. Tiun kontraŭdiron ĝis nun mi ne sukcesis klarigi.

*       *
*

Mi revidis Drezen kelkfoje ĉe la Moskva Klubo Esp-ista, kiu estas malfermita ĉiutage de la 7a vespere ĝis la 9a. La kunvenejo de niaj Moskvaj samideanoj troviĝas en la strato Bolŝaja-Dmitrova, 12. Preterpasantoj povas vidi surgluitan ĉe la vitraĵo de butiko, ne revolucian esp. gazeton, sed Esperanto-n Triumfonta-n!… Se oni alproksimiĝas kaj premas sian nazon kontraŭ la malpuran vitraĵon, oni ekvidas ĉe muro grandan portreton de Zamenhof kaj malgrandajn portretojn de Karl Marx kaj de H. Barbusse. La Klubo enkalkulas 80 membrojn proksimume, estas al mi dirite. Sed ŝajnas, ke la propagando ne estas vigla kaj trafe farata. Mia impreso estas, ke ne tie estas la kerno, al kiu povos alcentriĝi la fortoj kapablaj antaŭenpuŝi nian aferon en la revolucia Rusio. Eble ĝi estas ĉe "La Nova Epoko".

*       *
*

Riĉa je poetoj estas la nuna esp. movado. Nekrasov kaj Polakov kutimas rajdi Pegason.

Iun tagon ruĝarmeano, akompanate de Polakov, venis al mi. Ili alportis kolekton de poeziaĵoj por ke mi elektu la presindajn en S.R.

La morgaŭon, Nekrasov ridetis aŭdante min rakonti pri la vizito de "soldato", K-do Rozenblat. Demandite de mi pri la kaŭzo de lia mokemo, Nekrasov respondis, ke tiu "soldato" estas simple… generalo! Rozenblat estas juna, eble 26-jara. Nu, ĉiam mi prezentis al mi generalon grizhara. Mi tute forgesis, ke ankaŭ Napoleono estis generalo je sia 25-jaraĝo. Verdire grado de generalo, laŭ la kutima senco, ne ekzistas en la ruĝarmeo. Tamen la komandrajteco de nia samideano rilatas al tiu