de brigadgeneralo en la franca armeo. Ĉar nia generalo ŝatas poezion, estas komunisto, verŝajne li neniam fariĝos ia Napoleono. Esperinde!…
Kial do je la eksteraĵo mi ne rekonis la gradon de tiu ruĝarmeano? Tute simple, ĉar li aspektis eĉ malpli komforte ol la plej simplaj germanaj aŭ francaj soldatoj. Li ne estis ornamaĉita per galonoj, kaj mi ne atentis pri la lanaj steloj, kiujn li portis ĉe la maldekstra brako.
Mi rakontas tion, ĉar tiu simpla fakto elokvente montras kiom diferencas la venkinta ruĝarmeo de la kapitalistaj armeoj.
*
Dum debata kunveno, kiun okazigis Moskva Klubo Esp-ista, mi havis okazon konatiĝi kun aliaj esp-istoj. Mi ankaŭ eksciis, ke Kotzin fariĝis komunisto – kaj ne plu okupiĝas pri esp-o. Devjatnin estas nun en Kiev – kaj silentas.
Mi havis impreson, ke la esp. komunistoj preskaŭ hontas pri sia esperantisteco. Ĉar la gvidantoj de Komintern ne interesiĝas pri la afero, ŝajnas, ke niaj samideanoj timas sin kompromiti, farante propagandon en komunistaj rondoj. La severa disciplino komunista sufokis ĉe multaj la entuziasmon kaj la fervoron por esp-o.
Plie, la bedaŭrinda fiasko de E.S.K.I. – Esp. kom. organizaĵo pri kiu estis kelkfoje raportite en S.R. – kaŭzita pro maltrafaj klopodoj de senprudentuloj, ankaŭ kaŭzis disreviĝon kaj malkuraĝiĝon. Kompreneble la ekonomia situacio ankaŭ malfaciligas la propagandon.
Ekzistas en Rusio multe da lertaj esperantistoj. La grundo ankaŭ estas plej bona por prisemado de la ideo pri lingva internaciigilo. Sed niaj rusaj samideanoj, se ili volas sukcese agi en komunistaj rondoj, devas nepre forlasi la malnovan, neŭtralisman propagandsistemon.
Espereble ili ekkonscios pri la grava rolo, kiun ili povas ludi en nia movado. Ili fine trovos la ĝustan vojon. Jam S.A.T. enradikiĝetis en kelkaj rusaj centroj. Mi plene interkonsentis kun la K-doj, grupiĝintaj ĉirkaŭ