Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"La Nova Epoko". Kaj nedubeble niaj aranĝoj plej bone efikos por la sukceso de la mondlingva afero.

La Kremlo

Ĉu mi provos detale priskribi tiun mirindaĵon, starantan meze de la urbo, apud la rivero Moskova? Certe ne. Tio superas mian kapablon. Plie mi bezonus multajn paĝojn de la gazeto, por konigi tiun mondfaman citadelon, kiu per siaj monumentoj rakontas la historion de pluraj jarcentoj de la cara regado.

Prezentu al vi, karaj legantoj, ĉirkaŭremparon, havantan periferion preskaŭ trikilometran, en kiu troviĝas plej mirinda amasiĝo de palacoj, preĝejoj, turoj, plej diversformaj konstruaĵoj. Imagu belan antaŭvesperon, kiam la sunradioj ardas; al la orumitaj kupoloj, sur kiuj sidas plej delikataj ornamaĵoj: krucoj, emblemoj de la carismo, kiujn la bolŝevikoj prave konservis, ĉar ili estetike harmonias kun la tuto. La vidaĵo estas senkompara, vere belega.

Kiam mi vizitis Drezen, mi trapromenis sur la placoj interne de l’ Kremlo. Mi vidis la dikegan sonorilon nomatan: Caro-Kolokol. Ĝi pezas 165 000 kilogramojn. Kiam oni provis loki ĝin en turon, la levaparatoj rompiĝis. La sonorilo falis teren, ankaŭ rompiĝis kaj de tiu tempo kuŝas surloke kiel atestanto pri malhumila intenco.

La Kremlo entenas ne nur la plej grandan sonorilon el la mondo sed ankaŭ la plej dikan kanonon. Ĝi estas nomata: Caro-Puŝa, pezas 49 000 kilogramojn kaj estas tre respektinda, tial ke neniam ĝi pafis – samkiel la Caro-Kolokol neniam sonoris.

Iun dimanĉon mi revenis en la Kremlon. K-do V. Polakov estis klopodinta por ke mi povu partopreni en vizito al la Granda Palaco, organizita por la studentoj de l’ Orienta Lernejo.

Ni trapaŝis luksegajn salonojn, kie ĉie estas el oro, marmoro, multkostaj ŝtonoj kaj lignoj. En la Andrea Salonego, unu el la plej luksaj, okazas la kongresoj de Komintern. Sur la muro, vid-al-vide al la podio, kie