Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidas la prezidantaro, pendas malgranda portreto de Karl Marks. Malharmonie ĝi aspektas tie. Sed kiom elokvente parolas tiu simpla fakto!

En apudaj salonoj troviĝas longaj tabloj el abia ligno sur kiuj dum la kongresoj manĝas la delegitoj. Tio ankaŭ aspektas strange en tia loko.

La gardisto, maljunulo, kiu akompanas nin, tre pie rilatas al la ĉi-tieaj lokoj. Kiam li eniras iujn ĉambrojn li krucsignas. Jen kapeleto kie la caroj kutimis preĝi; jen la lito, kie kuŝis Napoleono; jen… sed tutan libron oni bezonus verki por priskribi tiujn silentajn atestantojn de mortinta pasinto…

Fluo da pensoj premas mian cerbon: La Rusa Laboristaro posedas tiujn riĉaĵojn. Formalaperis por ĉiam la despotismo kiu ŝtele amasigis ilin. Ĉu la komunistoj sukcesos starigi sociordon, kiu ankaŭ malaperigos mizeron kaj perforton? Jen la problemo, kiu senĉese stariĝas antaŭ min. Politike la Proletario venkis; sed ekonomie la venko ŝajnas ankoraŭ malproksima.

Ĉe "Narkompros"
(Popola Komisarejo de Klerigado)

Mi precipe volis profiti mian ĉeeston en Moskvo por enketi pri la stato de l’ popolklerigado. Bedaŭrinde dum aŭgusto libertempas la lernejoj. Mi do ne povis viziti funkciantan lernejon, kaj devis kontentiĝi per la informoj, kiujn liveris gvidantoj de la kleriga fako.

Iun tagon, akompanate de K-do Nekrasov, mi iris ĉe Narkompros. Tie ni eksciis, ke Lunaĉarski estas nun en Kaŭkazo, kie li ĝuas iom da ripozo. Forestas ankaŭ K-ino Uljanova Krupskaja, prezidantino de la Ĉefa Politik-Kleriga Komitato de la Respubliko. La anstataŭanto, K-do Maksimovski, akceptas nin. Li ne parolas france kaj la tuta intervjuo okazos per esp-o. Jen resumo.

"La edukado. Principe la edukado komenca, meza kaj supera estas deviga kaj senpaga. Sed pro materiaj kondiĉoj estas eble nur la komencan instruon aranĝi sen-