Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paga, dum la meza estas nun parte pagata. Tamen laŭ lasta decido de Narkompros en tiu ĉi lernojaro ankaŭ la meza lernejo estos senpaga. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj Narkompros intencas tion efektivigi nepre.

La supera klerigo estas donata laŭ 3 grupoj. 1) Ĉe l’ universitatoj ekzistas t.n. laborista fakultato, kiu preparas por fundamenta universitata kurso laboristojn, delegatajn de specialaj komisionoj el sindikatoj. 2) Sukcesinte en la laborista fakultato oni jam povas partopreni en la fundamenta ĝenerala kurso laŭ fakoj. 3) Al la universitato estas krome delegataj por studado ankaŭ aliaj elementoj (ne laboristoj) el diversaj respublikinstitucioj, partiaj, profesiaj ktp. Ĉi tiuj tri kategorioj ricevas tute senpage loĝejon, nutradon, kaj studrimedojn.

En tiu ĉi jaro estas provata 4a kategorio, kiu ne devas superi 10-15% de studentaro kaj kiu konsideras la burĝaron: Oni povas tute libere studentiĝi al la Universitato, sed pagante sufiĉe altan sumon.

Universitatoj. Antaŭ la revolucio ekzistis 9 universitatoj en la tuta lando. Dum la revolucio estis kreitaj pluraj. La plimulto kreiĝis pro lokaj bezonoj kaj deziroj kaj multaj suferis grandan mankon de instruiloj kaj instruantoj. Atentante tutlandan planon, Narkompros malmultigis la universitatojn, pligrandigante la restigatajn. Nun oni kalkulas 15 universitatojn, kiuj pli-malplibone funkcias. En tiu ĉi nombro ne estas kalkulataj la t.n. popolaj universitatoj, komunistaj universitatoj kaj multaj aliaj specialaj kaj ĝeneralaj superaj lernejoj."

Adiaŭonte K-don M. mi prezentis al li unu ekzempleron de S.R. dirante, ke en tiu gazeto aperos la intervjuaĵo. Aŭdante[1], ke nia organo estas redaktata en esp-o mi ekvidis en la okuloj de K-do M. skeptikan rideton. Eble eĉ li pensis, ke li estas perdinta tempon akceptante nin. Tamen oni ankaŭ rajtas supozi, ke la lerta tradukado de K-do N. postlasis bonan impreson pri tiu peresperanta intervjuo.

*       *
*
  1. atentu! absoluta participo (N.d.l.komp.)