Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La "Proletkult"

En la granda kleriga entrepreno de Narkompros, kio plej interesis min estis la t.n. Proletkult (Proletaria Kulturo). Ĉar Lunaĉarski forestis, oni konsilis, ke mi turnu min al Valerian Polanski, eminenta verkisto, kiu ludis unu el la plej gravaj roloj en tiu artrenoviga iniciato. Komence de l’ entrepreno, li estis sekretario de l’ Ekzekutiva Komitato Internacia de l’ Proletkult, en kiu ni trovas la nomojn de Lunaĉarski (prezidanto), W. Herzog kaj M. Barthel (Germanio), N. Bombacci (Italio), Tom Quelch kaj W. Mac Laine (Britio), War Van Verstreiten (Belgio), R. Lefèvre (Francio), K. Tomann (Aŭstrio), Jon Read (Ameriko), J. Humbert-Droz kaj N. Brindkolf (Svisio).

Nun Polanski estas cenzurestro. La eldonantoj de "La Nova Epoko" kutimas viziti la cenzuroficejon por ricevi permeson pri finfina presado de sia revuo. Iun tagon mi do akompanis Nekrasov al tiu ejo, kaj tie trafis Polanski. Tro okupita li estis por konsenti tiumomente intervjuon. Li petis, ke mi vizitu lin hejme, vespere je la 9a.

Je la difinita horo, Nekrasov kaj mi estis akceptataj en la skriboĉambro de l’ verkisto, kiu afable nin regalis per teo.

Polanski komprenas sed ne parolas france. La tuta intervjuo, kiu daŭris de la 9a ĝis la 11½ okazis per esperanta tradukado. Tutan notlibreton mi plenigis. La intervjuato parolis kun entuziasmo. Estis videble, ke li ŝatas tiun temon. Mi provu resumi liajn dirojn.

*       *
*

"La laborista mondo sekvas diversajn vojojn por venki la burĝan movadon kaj atingi sian celon – la universalan komunismon. Naskiĝante kiel profesia kaj kooperativa movado, ĝi malvolviĝas en larĝan politikan movadon.

Sed la malnova mondo subpremas la proletariaron, ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj, sed ankaŭ ĝi tenas la laboristajn amasojn en morala servuteco, per