Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la influo de sia kulturo, bazita sur la principo de l’ "sankta" propraĵo kaj de l’ ekspluatado. Pro tia motivo stariĝos antaŭ la tutmonda proletariaro la problemo ne nur konkeri la politikan povon, ne nur rekonstrui sur komunismaj principoj la ekonomian vivon anarki-individualistan de la burĝaro, sed ankaŭ venki la spiritan servutecon, la burĝan kulturon, kies influo tiom sentiĝis dum la imperialisma milito kaj ankoraŭ sentiĝas, malgraŭ la sociala revolucio, ĝis la proletariaro, precipe dum la nunaj tempoj, estos devigata utiligi la burĝdemokratian inteligentularon.

La revoluciaj marksistoj ĉiam komprenis, ke la marksismo ne sin limigas je la politika aŭ ekonomia batalo; ĝi estas potenca revolucia movado intelekta, kiu ampleksas la politik- kaj ekonomisciencon kiel siajn konsistigajn partojn. Malgraŭ tio, la politikaj partioj ne sufiĉe atentis la intelektan laboron meze de l’ proletariaro. Ili serioze ne starigis la demandon, ĝin analizis, nek rilate al la teorio, nek rilate al la organizado.

La instrulaboro, farita de la politikaj partioj, de profesiaj unuiĝoj kaj klerigaj organizaĵoj ne konsistis en kolektado kaj sistemigo de la elementoj de l’ proletaria kulturo; ĝi estis nur ordinara ĝenerala kulturo. Oni agis sen kritiko, sen konformiĝo al la proletariaj celoj, la vivo de la laboristaro plifirmiĝis en la malnovaj formoj; ĝi spegulis la burĝan medion kun ties pensmanieroj, sentimentagordoj kaj sociaj rilatoj.

La malnova burĝa mondo ĉirkaŭligis en ĝia tuta vivo la proletarion, per retaro el metodoj, principoj, antaŭjuĝoj. Ĝis nun la proletariaro ne sin liberigis en siaj sentoj kaj rezonoj el la influo de la burĝa psikologio; ĝis nun la vivo de l’ laboristaro tenas per siaj radikoj al la burĝa vivmaniero, kaj tiu morala premado malhelpas la pionirojn de la nova vivo, ke ili libere kaj plene direktu sian revolucian ardon en kreadon de la estonta vivo.

La proletariaro devas krei sian propran kulturon, kiu fariĝos dum la marŝado de l’ tempo, kiam la komunisma socio estos organizita kaj estos malaperintaj la klasoj, tuthomara ĝenerala kulturo.