Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nia entrepreno difinas al si kiel celon organizi, t.e. ordigi, sistemigi la proletarian kulturon, kies disaj elementoj estiĝas ĉie, kie la pensoj kaj la sentoj malvolviĝis sur la kampo de opa laborado. La Proletkult konstruas tutan sian programon tiamaniere, ke la proletariaro povu sin armi per la nova scio, kulturi sian sentilaron per la nova arto kaj rekonstrui siajn sociajn rilatojn laŭ la nova spirito – reale proletaria, t.e. en opa laborista komuneco.

La tasko de l’ revoluciintelekta movado estas duparta: En la unua parto ĝi konsistas en liverado al la proletariaro de la rimedo por rikolti la intelektan heredaĵon, ricevitan de la malnova mondo. Ĝis nun la proletariaro, kaŭze de politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, ne havis aliron al tiuj valoraĵoj, kaj tamen estas valoraĵoj kiuj povas esti utiligataj en la rekonstruado de la nova vivo. Sed la proletariaro devas kolekti la akiraĵojn de la antaŭaj generacioj ne kiel obeema lernanto, sed kritikante ilin post ilia purigo en la hardilo de l’ proletaria konscienco.

En sia dua parto la tasko konsistas en intelekta-krea laboro, t.e. en la reorganizado de la sciencoj kaj artoj (poezio, pentro, skulpto, muziko, teatro ktp.) laŭ novaj principoj proletari-kolektivistaj. Nun sur ĉiuj kampoj, super la proletaria eksperimento neeviteble regas la burĝaj pensmanieroj; tion ni devas ŝanĝi.

K. Marks komencis tiun laboron; la proletariaro devas ĝin daŭrigi kaj disetendi sur ĉiujn kampojn de la scio, de l’ arto kaj sen helpo de la aliaj sociaj elementoj.

Por ke tiu laboro estu produktiva, estas necese krei taŭgajn kondiĉojn por malaperigi meze de l’ proletariaro mem la burĝajn antaŭjuĝojn, por ke ĝia verko ne estu ĝenata de la influo de la aliaj popolaj grupoj kaj enhavu en sia malvolviĝo karakteron esence proletarian.

Rilate al tiuj ĝeneralaj celoj, la Proletkult starigas al si specialajn problemojn sur la kampo de la scienco kaj arto aparte. La scienco estas rimedo por la organizado de l’ socia laboro. En la manoj de la privilegiaj klasoj ĝi estas super-regad- kaj ekspluatrimedo; en la manoj de la proletariaro ĝi devas fariĝi potenca ilo por ĝia lukto kontraŭ la naturo, venkorimedo