Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj rekonstruilo de ĝia vivo. La tuta scienca materialo devas esti reesplorata, ne nur vidpunkte de ĝia valoro kaj ekzakteco, sed ĉefe ĝi devas esti ligata per unu sola esplormetodo, por ke la homo povu ricevi ĝustan kaj harmonian koncepton pri la universo. La scienca eksperimentado devas esti ekzamenata je la vidpunkto opa-laborista, sisteme eldirata kaj klarigata konforme al la kondiĉoj kaj postuloj de la proletaria verkado. Tiuj konoj ricevos larĝan disvastiĝon en la popolamasoj, helpe de la proletariaj Universitatoj, sciencaj Laborejoj kaj de la laborista Enciklopedio, en kiu la metodoj, la akiraĵoj de la scienco reorganizota laŭ la proletaria vidpunkto devas esti eldirataj kun pleja harmonio, amplekso kaj simplo…

Unuvorte la Proletkult devas formi klerulojn, poetojn, kritikistojn, publicistojn, pentristojn, artistojn esence proletariaj; ĝi devas trovi novajn formojn de sociaj rilatoj kaj ellabori proletarian moralon, naskotan en la opa lukto kaj laborado.

La Proletkult estas la intelekta organizaĵo de l’ proletariaro, kiel la komunista Partio estas ĝia politika organizaĵo kaj la profesiaj unuiĝoj ĝia ekonomia organizaĵo. La Proletkult sin bazas sur la industria proletariaro, kaj ĝia unua ĉelo estas la proletkult de l’ fabriko, de iu ajn laborejo. Poste sekvas la korporacioj de la urboj, de la provincoj kaj fine la centra proletkult.

Kompreneble tia intelekta kaj artrenoviga movado devas nepre esti internacia. Ni devas krei la internacian Proletkult por atingi la diktatorecon de la proletariaro ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj sed ankaŭ sur la kampo de la intelekta kulturo."

*       *
*

Tiuj deklaroj montras klare la celon kaj planon de la iniciatintoj de l’ Proletkult. Aŭdante Polanski mi spertis, ke li estas plene konvinkita; li ne dubas pri la praveco de l’ entrepreno. Senhezite, kvazaŭ profete li parolis. Kaj oni ne povas ne admiri la spiritkuraĝecon de tiu pioniro.

Ĉar la proletkultmovado ekzistas jam de kelkaj jaroj