Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi demandis pri la rezultaĵoj atingitaj. Pri tiu temo P. ne parolis kun tiom da certemeco. Li klarigis, ke nun li ne plu okupas oficon en la Proletkult kaj pro tio ne povas citi tute precizajn faktojn.

Komence la Proletkult estis tute aparta, sendependa organizaĵo. Ĝi enkalkulis pli ol 500 000 lernantojn. Nun ĝi funkcias en la kadro de Narkompros, kaj tio estas bedaŭrinda, diris P. La Ŝtato postulas praktikan laboron : teatraĵojn, plakatojn[1] ktp. Eniris la organizaĵon burĝaj elementoj, kiuj fuŝas la aferon. De post la Nep malgrandiĝis la nombro de studentoj. Oni devis fari severan elekton. La profesiaj unuiĝoj elektas mem en sia medio la laboristojn kapablajn studentiĝi. Tiuj povas dediĉi sian tutan tempon al lernado, sed restas sub la kontrolo de la profesiaj unuiĝoj kun kiuj ili restas en senĉesa kontakto por ne perdi la proletarian influon.

Ŝajnis al mi, ke P. ne estas kontentigita de la rezultaĵoj. Li akcentis plue, ke Rusio ne estas sufiĉe industria lando por ebligi ekfloradon de vere proletaria artsento. La kamparano estas influata de la naturo, la metiisto de la tekniko. Necesas, ke la proletkult-movado enradikiĝu en landoj industriaĵ. Ĝis nun la movado kresketis en Germanio, Italio, Svedio, Ĉeĥoslovakio kaj Anglio. Notinde estas, ke en ĉi tiu lasta lando la Registaro malpermesas la eniron de artaj produktaĵoj el Rusio. Kaj tio pruvas, ke la Angloj komprenas la revoluciigan povon de l’ arto. En Francio la movado estas apenaŭ konata, ĉar la tragedie mortinta R. Lefèvre ne povis dissemi la ideon. Pri Ameriko la samo okazis pro la morto de John Read.

Antaŭ ol adiaŭi mian gastiganton, mi demandis lian opinion pri esp-o. Li respondis, ke antaŭ multaj jaroj li lernetis la lingvon, sed ĉesis opiniante ke artefarita lingvo ne estas vivpova ktp. Ĉar ĝuste R. Rolland pritraktas tiun punkton en sia artikolo mi profitis la okazon por konigi al P. lian opinion. Nekrasov kaj mi

  1. ? (N.d.l.kompilinto)