Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kompreneble varme subtenis nian vidpunkton, kaj fine P. konfesis, ke eble li eraris. Mi aldiris, ke nia esp.-movado povas ludi gravan rolon en Proletkult. La uzado de logika, sennacieca lingvo nedubeble influas sur la sent- kaj penskapablon. Kaj en tiu simpla fakto kuŝas ebleco de renovigo de l’ artoj.
? (N.d.l.kompilinto)Niavice ni parolis pri esp-o same entuziasme kiel P. pri Proletkult. Estis malfrue, ni forlasis la kvietan hejmon de la ĉefcenzuristo, trairante en mallumo grandan ĝardenon. Bojis hundo. Kaj la skeptika diableto, kiun ame mi nutras, flustris al mia orelo: Ĉu proletkultentuziasmulo estas pli aŭ malpli ridinda ol esperantoentuziasmulo?…

Ĉe la sidejo de l’ "Proletkult".

Nedubeble la klarigoj de V. Polanski estas treege interesaj, sed ili estas nur teoriaj klarigoj; – kaj ĉefe mi deziris vidi proprokule la rezultaĵojn atingitajn de la Proletkulta Institucio.

Tiucele mi iris kun K-do Nekrasov, mia helpema kaj lerta interpretisto, ĉe la sidejon de l’ Centra Komitato de l’ Proletkult, kiu staras Vozdviĵenka, 16.

Tie oni eniras sen iu ajn formalaĵo. Forestas deĵorantaj soldatoj. Junulinoj kun cigaredoj ĉe la lipoj petole saltadas en la koridoroj. Senceremonie ni eniras la skriboĉambron de la vic-prezidanto de l’ C.K., K-do Tajdiŝ. Afable li akceptas nin, kaj aŭdinte, ke mi deziras vidi funkciantajn kursojn, li klarigas, ke bedaŭrinde tio estas neebla. Estas nun la lerneja libertempo. Plie oni ne povas viziti la laborejojn, tial ke oni tie faras diversajn riparojn kaj ŝanĝojn.

Neniu tempo estis do pli maloportuna por viziti. Mi devis rezigne kontentiĝi per la klarigoj, kiujn bonvolis liveri K-do Tajdiŝ. Mi ne raportos ilin, ĉar pliparte tio estus simpla ripetaĵo.

Estas tamen notinde, ke la vic-prez. de l’ Proletkult estas laboristo, kiu antaŭ nelonge laboris en fabriko. La prezidantoj K-do V. Pletnev, ankaŭ estis laboristo,