Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lignaĵisto. Tamen, ĉi-lasta verkis la dramon "Lena", kiu trafis sufiĉe atentindan sukceson en la 1a Laborista Teatro de l’ Proletkult (Moskvo).

K-do Tajdiŝ klarigis, ke "Lena" estas la nomo de rivero en Siberio, apud kiu troviĝas multaj orminejoj. Tie okazis en 1912 ribelo dum kiu multege da laboristoj estis mortpafataj de soldatoj. K-do Pletnev prenis tiun okazintaĵon kiel temon por sia verko.

Tiu teatraĵo estas verkita, enscenigita kaj ludita nur de proletkultanoj. La ĉi-apudaj bildoj[1] montras kiom originalaj estas la scenaj dekoraĵoj. Oni tamen rimarku, ke la aktoroj ne aspektas "kubisme" kiel la dekoraĵoj, kaj tia okulfrapa kontrasto kaŭzas malharmonion. Sed ne estas mia intenco kritiki la "kubismon". Mi simple konfesu, ke mi ne komprenas ĝin.

Nia interparolanto klarigis, ke la celo dum la prezentado estas igi la rigardantaron iel partopreni la ludon. Iafoje la aktoroj trapasas la parteron aŭ la galeriojn. Ili alparolas la publikon, improvizas pri iu aktuala temo kaj ĉiel penas streĉi la atenton. La ludado estas tiel vigla, rapida kaj senhalta, ke kvar scenoj ne daŭras pli ol 1½ horojn.

Kiom mi dezirus ĉeesti tian prezentadon! Sed bedaŭrinde la teatroj somere estas fermitaj. Nur image mi povas prezenti al mi la spektaklon.

Ŝajnas ke ĉio konkuras por ke mi povu nur supraĵe vidi la rusan vivon. Mi foriros kun ŝanĝiĝemaj impresoj, kun neniu firma juĝo.

Tamen dankata estu K-do Tajdiŝ, kiu bonvolis liveri por nia revuo diversajn gravuraĵojn kaj fotojn. Ti-kiujn mi jam presigis nedubeble montras laŭdindan deziron forlasi la trapaŝitajn vojojn. Oni ne povas ne admiri la spiritmaltimon de la proletkultanoj. Vigleco, vivanteco, ioma manko de teknikeco karakterizas iliajn verkojn. Tiuj ecoj verŝajne plej taŭgas por krei la antaŭviditajn ĉefverkojn de l’ pioniroj de tiu artrenoviga movado. Regas kompreneble certa kaoso. Oni ankoraŭ ne ekvidas precizan direktivon, sed nur fortegan deziron forĵeti la pezan tradicion kaj krei ion novan. Ne dum detrua, liberiga

  1. Tiuj bildoj, nerepresigeblaj, aperis en S.R. de feb. 1923. (N.d.l.komp.)