Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Antaŭ la N.E.P. (Nova Ekonomia Politiko): Dum la jaroj 1918-20 la tuta industrio estis socialigata. Same ĉiuj bienoj. La fabrikoj estis transdonataj al Popolaj Mastrumkomitatoj. 80-90% el la bienoj ekposedis la kamparanaro; 10-20% konserviĝis kiel sovetbienoj, administrataj de ŝtataj terkulturaj oficejoj.

Dum la N.E.P.: La tero restas posedaĵo de l’ Regno. Ĉiu povas uzi la teron, sed neniu rajtas ĝin vendi. Ŝtataj terkulturaj oficejoj distribuas la teron. Luo de tero povas okazi en certaj kondiĉoj. Ekzemple, edzino povas ludoni la teron de sia mortinta edzo por nutri la infanojn.

Ekzistas ŝtataj sovetbienoj[1], kiuj servas kiel modelaj stacioj. Lastatempe oni ekstreme zorgis pri altigo de ilia nivelo de mastrumado.

La granda, "peza" industrio restas je la dispono kaj posedo de l’ Ŝtato, kiu starigis la specialajn trustojn por ĝia administrado. Malgrandaj fabrikoj povas esti fondataj kaj gvidataj de privataj personoj aŭ kompanioj. La malnovaj, antaŭe socialigitaj entreprenoj, povas esti je certaj (plej diversaj) kondiĉoj ludonataj de la ŝtato al privatuloj.

La Komerco: Ĝi estas preskaŭ absolute libera, ekskluzive oraĵoj, kiuj povas esti vendataj nur al la Ŝtato.

La Ŝtato, trustoj, sindikatoj kaj apartaj regnaj institucioj starigas siajn magazenojn por konkuri[2] kun la privataj entreprenoj. La celo estas starigi potencan ŝtatan komercaparaton, kiu estru la borson kaj obeigu al si la tendencojn de la malpli potenca komercistaro.

Valuto-financoj: La kurza falo iom post iom haltiĝas. La kaŭzoj estas: l) firma budĝeto; 2) pligrandigo de la enspezoj; 3) malpligrandigo de la elspezoj, kaŭzata de la

  1. Pri tiuj bienoj oni rakontis al mi, ke ili tute fuŝfunkcias, ke la kamparanoj primokas ilin ktp. Sed tio estas por mi nur onidiro. Mi ne vizitis tiujn bienojn kaj sekve ne povas havi juĝon pri ili.
  2. Pri tiu konkurado oni ankaŭ rakontas, ke la privataj entreprenoj tre pli bone prosperas ol la ŝtataj. Eĉ komunistoj konfesis tion al mi.