Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malpligrandigo (trifoja) de la armeo, de la ŝtata oficistaro, likvido de malprofitaj entreprenoj kaj ilia transdono al privatuloj.

Interesa, notinda iniciato estas la grenobligacioj, kiuj estas eldonitaj je 10 milionoj da ekzempleroj kaj venditaj ĉiu po unu pudo (16-17 kg) da greno. Ĉar la rikolto estis sufiĉe bona tiu spekulacio bone prosperis.

La ruĝa armeo. Pri la strukturo de la soveta regorganaro ne decus forgesi noti la ruĝarmeon. Ĝi estas klasa armeo: 52% da oficiroj estas ĉu laboristoj ĉu kamparanoj; 48% estas antaŭaj oficiroj de la carismo. Multaj iamaj generaloj, sub certa kontrolo, laboras en teknikaj fakoj. Ekzemple, Brussiloff, kies filo estas mortigita de Denikin’anoj.

Regas disciplino, ordo. La ruĝarmeanoj konscias pri la bezono kaj celo de tiu defenda organo. – Organo, kiu ne nur defendas la sendependecon de Rusio, sed plie estas iel je la servo de la mondrevolucio en oportunaj cirkonstancoj.

Kvankam regas dum la deĵorado severa disciplino, ekster tiu tempo la ruĝarmeanoj estas civitanoj samrajtaj kiel la civiluloj. La soldatoj, promenante en la urbo ne salutas renkontatajn ĉefojn, kiel okazas en la aliaj landoj.

Parolante pri K-do Rozenblat, mi jam notis, ke oficiroj kaj soldatoj estas vestitaj per samaspekta uniformo. Precipe la ĉapo aspektas strange. Ĝi havas formon de kasko sur kiu kuŝas malalta, ronda kamentubeto. Tiu formo memorigas pri la mezepokaj kaskoj.

La militserva tempo daŭras 1½ da jaroj. Ĉiu 16-18-jaraj junuloj devige antaŭpreparas sin por la militservo.

La salajro en Moskvo[1]

Tarifa sistemo enhavas 17 kategoriojn rilate diversan kvalifikon de laboristoj. Salajro de 1a kategorio rilatas tiun de 17a kategorio, kiel 1:7. La registaro dekretas ĉiumonate tarifon, kiu estas minimumo, sekve neniu rajtas pagi malpli, ol la dekretitan sumon. Tiu minimuma

  1. Ĉi tiujn notojn mi danke ŝuldas al K-do Demidjuk.