Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la popolamasojn por apliki tiun sistemon? Ĝi povas allogi nur religiemajn idealistojn, ne la tutan proletaron. En la Marksana doktrino oni trovas solidan bazon: la klasbatalon. Ĝi estas fakto, ne teorio. Sekve la taktiko konsistas simple en utiligado de tiu klasbatala fakto por igi la kapitalismon "akuŝi" socialismon.

Sed niaj pacemaj Tolstojanoj ne konsentas pri klasbatalo. Ili ne volas rezisti perforte la perforton.

En tiu mia konstato ili vidu nenian riproĉintencon. Mi ne dubas pri ilia sincereco – kaj sinceruloj ne meritas riproĉon. Tre atentemaj pri la morala vidpunkto ili, miaopinie, ne sufice taksas la ekonomian faktoron. Sed, bedaŭrinde, estas vero, ke kompense la marksanoj malprave atentas ne sufiĉe pri la moralaj fortoj…

*       *
*

Ligna domo. Apuda teraseto kun tegmento kaj ĉirkaŭbarilo. Ombroriĉaj arboj. Sesope ni sidas ĉirkaŭ tablo provizumita per bongustaj vegetaĵnutraĵoj.

Miaj gastigantoj tre deziras ekscii pri miaj impresoj. Kvankam ili ne estas tre bonaj, ŝajnas, ke, laŭdire de miaj kunmanĝantoj, mi ne vidis la bildon sufiĉe nigra. Oni ne ŝatas la bolŝevikan reĝimon ĉi tie…

– Vi devus demandadi kamparanojn, proponis S-ano Szabuniewicz.

– Volonte.

Nu, manĝinte, ni vizitos iun "muĵikon", loĝantan proksime de ĉi tie.

Ĉe kamparanoj

Alvenante ĉe la kamparano ni renkontis lin en lia korto. S-ano S. klarigis, ke mi estas "Franco", alveninta Moskvon antaŭ du semajnoj kaj deziranta interparoli kun iu "muĵiko".

Tiu ĉi estas altkreska, fortika viro kun longa nigra barbo, longaj haroj kaj malgrandaj okuloj. Parolante li faras gestojn kaj en lia sendenta buŝo vidiĝas salivŝaŭmo. S. resume tradukas liajn dirojn. Unue la kamparano volas