Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

scii, ĉu mi apartenas al iu politika partio. Aŭdinte, ke mi estas komunisto, li fariĝas sindetenema kaj tuj diras, ke ĉiuj partioj estas malbonaj. Nur afero estas necesa: labori. La partioj disigas la homojn.

Mi rimarkigis, ke ankaŭ la religioj disigas la homojn kaj okazigas iafoje furiozajn batalojn. Nu, tiaokaze la religio ankaŭ estas malbona, iom embarasigite respondis la kamparano…

– La Registaro forprenas ĉion, dum ni malsatas. Ĉiu devas labori kaj ĝui sian laborprodukton, li ripete akcentis.

Mi diris, ke tia estas ĝuste la devizo de l’ komunismo. Li konsentis kun la devizo, sed aldonis, ke la komunistoj, kiujn li vidis, ne laboras, estas nur "sinjoretoj" bone vestitaj…

Ĉar mia interparolanto ne povis ne scii, ke ĉe la najbara kolonio oni eldonas gazeton kaj instruas infanojn, mi demandis ĉu li konsideras tion kiel laboron. Li konsentetis, sed, miaopinie, tute ne estis konvinkita pri tio. Kredeble estas ĉe nia "muĵiko" iom da suspekto pri tia laboro. Kvazaŭ rekantaĵe li ripetis:

– Ĉiu devas labori… Venu iu, kiu diros tion, kaj al kiu ĉiuj obeos.

– Venu iu Mesio, mi konklude respondis, konstatante ĉe tiu kamparano mesianisman menson…

*       *
*

Mi vizitis alian kamparanon, junan viron, kiu dum kelka tempo laboris en fabriko kaj revenis ĉe la kamparo pro manko de laboro. Lia domo el ligno, kiel ĉiuj ĉi-tieaj domoj, estas sufiĉe agrabla kaj pli loĝinda ol kelkaj kamparanaj domoj, kiujn mi vidis en Normandio kaj Bretonio. Sed oni rimarkigis al mi, ke ĉi tiu vilaĝo, proksima de Moskvo, tre malsimilas la aliajn, troviĝantajn malproksime de urboj. En tiuj vilaĝoj la "isbas" (dometaĉoj) estas malgrandaj kaj staras proksime unuj de aliaj. Kiam okazas incendio (proksimume ĉiudekjare), ĉiuj domoj en la vilaĝo forbrulas. Se kleruloj atentigas la kamparanojn pri la danĝero de tiu proksimeco, ĉi-lastaj respondas: "Mia patro konstruis tiel, nia prapatro ankaŭ konstruis tiel,