Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni devas fari same." Kaj ili rekonstruas domojn ĉe la sama loko.

Demandite pri kio li plendas, la juna kamparano respondis, ke li deziras pruntepreni monon por aĉeti bovinon, kiel estis fareble sub la cara reĝimo ĉe kreditbankoj…

Mi plene konsciis, ke ĉiuj miaj demandoj neniel povos konigi al mi la veran situacion de la rusaj "muĵikoj". Estus necese vivi longatempe inter ili. Mi plue memoris, ke en Francio la kamparanoj kutimas ĉiam plendi interparolante kun urbanoj. En Rusio mi supozas, ke okazas same…

La hotelo "Lux"

Ĉi tie estas gastigataj oficistoj de Komintern kaj delegitoj. Iuj havas apartan ĉambron, aliuj loĝas kelkope en la sama. En mia ĉambro ni estas kvar personoj. Sed en realeco estas multe pli da loĝantoj. Tiu ĉambro estas vera cimejo. Estis al mi neeble dormi en la lito kaj pasigis la noktojn sur kanapo, kie estis malpli da sangavidaj bestetoj. Komforto mankas: nur unu lavmeblo, kompense estas telefonaparato. La hotela materialo estas ne bone zorgata. Ekzemple, la seruro de nia ĉambro tute fuŝfunkciis. Okazis, ke oni devis stari antaŭ la pordo tri-kvar minutojn, ĉiel provpenante ĝin malfermi per la ŝlosilo. La pordoj de la necesejoj estas difektitaj kaj ne povas esti fermataj. Rompitaj estas la levseĝoj. Ĉio estas malpura…

Ekzistas ĉi tie stranga kutimo: oni prefere laboras aŭ promenas nokte; tage oni dormas. Miaj kunloĝantoj enlitiĝas ĉirkaŭ la dua postnoktmeze kaj ronkas ĝis la 10a matene. Ili legas aŭ skribas je la elektra lumo kaj dormas dum alloge ridetas la suno. Estas la Moskva kutimo!…

Ĉe la unua etaĝo troviĝas legejo, kie ĉiulingvaj gazetoj (komunistaj aŭ burĝaj) estas je la dispono de la gastoj. Tiu loko estis salono, kiu vidigas postsignojn de antaŭa brilego. Blankhara virino mastrumas la legejon kaj havas fieran sintenon de mondumulino. Tre interesus min koni ŝian historion. Mil supozojn mi faras. La Revo-