Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lucio faris tiom da ŝanĝoj!…

Ĉe la teretaĝo troviĝas restoracio. Ĝi estas malfermita de la 16a ĝis la 18a, kaj de la 21a ĝis la 23a. Oni alvenas, sidas ie ajn. El kajereta manĝrajtigilo oni detranĉas folion, liveras ĝin al kelnero kiu poste alportas nutraĵojn. Ne estas menuo, ĉiu ricevas samspecan manĝaĵon. Nigra pano laŭvole prenebla kuŝas sur la tablo. Oni ankaŭ povas mendi laŭvole malfortan teon. Nek bongustaj, nek abundaj estas aliaj nutraĵoj. Ĉe la dua manĝo oni ricevas plian porcion por la morgaŭa matena manĝo, kiu okazas en la ĉambro. Por tiu manĝo, teo kaj sukero estas liverataj por dek kvin tagoj. Ĉio okazas kiel en kazerno. Malfacile mi povus alkutimiĝi al tia reĝimo. Ofte mi koleris pro tedaj klopodoj. Por ricevi la bezonan manĝrajtigilon plurfoje mi devis iri ĉe la kontoro[1] – kie cetere estis neeble min komprenigi. Dum kelkaj tagoj oni liveris al mi nur provizoran rajtigfolieton. Plurfoje venis K-do Nekrasov interprete klarigi mian specialan situacion. Pasis unu semajno antaŭ ol ĉio estu en ordo: Ĉu burokratio, neebla interkompreniĝo, indiferenteco de la oficistaro, "nitĉeveco"?…

Fulmotondro ! ofte bolis mia sango…

Ĉe la restoracio min tre interesis observadi la gastojn: ĉiujn tipojn, ĉiujn kostumojn, ĉiujn lingvojn. Kelkfoje mi manĝis sidante apud la japana delegito, K-do Katajama. Mi tre deziris demandi lin pri la situacio en lia lando. Neeble. Interkomprenigilo mankis. Per gestoj mi rilatis al la kelneroj. Mi povas diri nur: "ĉaj" (teo) kaj ne riskus voki per la tiel ofte uzata vorto: "Tovariŝĉ" (Kamarado), kiu estas treege malfacile prononcebla per

  1. Eble interesos la legantojn ekscii kioma estis la gastoprezo: Mi pagis 3½ milionojn potage. Malalta estis tiu prezo. Notinde estas, ke antaŭ la NEP ĉiuj ajn delegitoj estis senpage gastigataj. Nun la delegantaj organizaĵoj pagas mem por siaj delegitoj. Ĉar S.A.T. ne estas sufiĉe monhava, mi kompreneble pagis propramone.