Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

buŝo kutimanta paroli france.

Preskaŭ ĉiuj fumas ĉi tie, kaj virinoj konkuras kun viroj. Kelkaj virinoj por montri kiom ili emancipiĝis, havas virseksan, senzorgan, sendecan teniĝon. Kaj tio estas simple groteska.

Jen antaŭ mi sidas junulino. Ŝi apogas la kubutojn sur la tablo. Ŝi maĉas pecon da nutraĵo kaj inter du maĉoj ekblovigas fumon el sia cigaredo; poste metas ĝin sur la tablon, denove maĉas kaj ree ekfumigas sian cigaredon. Kaj tio daŭros ĝis la fino de l’ manĝo. Neniu koketgesto vidiĝas ĉe tiu viriĝinta fraŭlino. Kiaj pensoj loĝas en tiu virina kapo? kiaj sentoj en ŝia koro? Eble tiun teniĝon instigas nur la deziro plaĉi per tia afekto, kiu vidigas, ke ŝi plene liberiĝis el la tiom riproĉitaj burĝaj antaŭjuĝoj.

Alpreninte la malvirtojn kaj la mankojn de viroj, iuj virinoj sendube opinias, ke ili liberiĝis. Kompatindulinoj!…

Ĉe alia tablo estas gejunuloj. En ilia sidmaniero estas malfacile distingi ilian sekson, ĉar la viroj havas longajn harojn kaj la virinoj mallongajn. La vestaranĝo estas preskaŭ sama. Kaj ĉiuj konkure fumadas.

Sed kelkloke estas pensemaj vizaĝoj; brilas inteligentaj okuloj; trairas, malatentante ĉion, decidemaj individuoj. Ili sendube portas gravajn respondecojn. Estas apostoloj de l’ komunismo…

*       *
*

Iun tagon venis por min intervjui redaktoro de "Rosta" (Zentral Information) K-do Abraham Katz. Li parolas ruse, germane kaj hispane sed ne komprenas france. Tiakondiĉe intervjuo estis neebla. Per gestoj kaj kelke da internaciaj vortoj, mi komprenigis, ke ne malproksime loĝas esperantisto, K-do Nekrasov, kiu povos interpreti. Ni decidis ekiri al li. Survoje, post kelkminuta marŝado, ni bonŝance renkontis K-don Futerfas. Mi klarigis al li la okazaĵon, kaj triope ni revenis ĉe la hotelo. Futerfas majstre tradukis rusen ĉiujn demandojn kaj