Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"?". Sed ne forgesu, ke nun regas la N.E.P., t.e. restariĝo de l’ kapitalisma sistemo. Ĉiuj de vi faritaj konstatoj estas ties konsekvenco. Ni, komunistoj, kun ega malĝojo kaj kolerego konstatas la efikojn de tiu renaskiĝanta kapitalismo. Sed la neceseco trudis ĝin al ni.

Antaŭ la N.E.P. ne estis videblaj tiuj karakterizaĵoj de l’ kapitalisma reĝimo. Ĉiuj butikoj estis fermitaj, ĉiuj surstrataj bazaroj malpermesitaj. Ni provis severan aplikadon de l’ socialisma sistemo. Principe ĉiuj civitanoj devis labori por la Ŝtato, kaj ricevi de ĝi la vivnecesaĵojn. La kamparanoj devis liveri senpage la nutroproduktaĵojn, kiujn la Provizum-komisarejo devis distribui senpage al ĉiuj laborantoj, je simpla prezento de ilia laboratestilo.

Bedaŭrinde la distribuorganoj ne bone funkciis; en kelkaj lokoj ili eĉ tute mankis. Kaj kie tiuj organoj ekzistis, okazis ofte, ke ili ne havis ion distribuendan. En fabrikoj laboristoj ne ricevis vivrimedojn. Tiam ili nature celis nur prilabori ion ajn por ĝin vendi kaŝe. Malgraŭ plej severaj ordonoj, malgraŭ ke la "Ĉeka" ofte mortpafis "spekulantojn", fakte ĉiam okazis kaŝa negocado. Oni fine eĉ devis toleri publikan bazaron ĉe la Suĥarevska. La Polico "fermis la okulojn". Ĉiu pli malpli estis devigata kaŝe komercadi por konservi la vivon. Eĉ "Ĉekanoj" faris same. Alvenis momento, kiam la klarvidantoj el la komunistaro konvinkiĝis, ke la provo pri starigo de socialisma mastrumado fiaskis. Oni ne povas socialigi senhavecon. Socialisma stato postulas abundecon. Nur blindaj, fanatikaj komunistoj volis daŭrigi la provon. Lenin, la unua, komprenis la nepran necesecon malantaŭeniri sur la ekonomia fronto. Pro lia granda spirita kaj morala aŭtoritato fine preskaŭ ĉiuj komunistoj konsentis kun li, kaj la starigo de la N.E.P. okazis marton 1921.

Supraĵe rigardante oni efektive ĉe ni vidas ĉiujn karakterizaĵojn de kapitalisma mastrumregado. Tamen, fakte nia ekonomio ege diferencas je tiu de la aliaj landoj. Vi ja scias, ke la ŝtato posedas la ĉefajn industriojn kaj pro tio povas ĉiam trudi sian influon, – dum en landoj regataj de kapitalanoj la potenco, kvankam principe en la manoj de la registaro, fakte estas en tiuj de financistoj, kiuj