Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trudas sian volon profite al siaj apartaj interesoj. Ĉi tie la ŝtato, estante la ĉefa kapitalposedanto, povas trudi sian influon anstataŭ ricevi ĝin de financistoj. En tiu fakto kuŝas la gravaĵo, kiu esperigas nin pri estonteco.

Kiam ni konstatis nian senpovecon funkciigi socialisman mastrumadon, la problemo staris jene antaŭ la Komunista Partio: ĉu la proletoj, kiuj firme tenas en manoj la politikan potencon devas ĝin forlasi al kapitalanoj aŭ konservi ĝin kaj meti je la servo de la ekspluatata klaso?

Ni decidis alpreni la lastan solvon.

Plorinda estas la jena konstato: neniu eŭropa lando entenas pli malbonajn kondiĉojn por la starigo de socialismo ol Rusio, kaj nenie ekzistas pli forta kaj sincera deziro starigi ĝin. Karl Marks ja diris, ke socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco. Ne tia estas la ekonomia stato ĉi tie, kie apenaŭ malvolviĝas la industrio. Prikonsideru, ke nur 6% el la tuta rusa popolo konsistigas la proletaron.

Se ne estus historia fakto, ke neniam kaj nenie la kamparano sukcesis altrudi sian regadon, la tuta potenco en Rusio devus esti en la manoj de la terlaboristoj. Sed la ekonomiaj kondiĉoj malhelpas, ke ili unuiĝu kaj grupiĝu. Estas fatalaĵo: povas ekzisti nur aŭ kapitalistara regado aŭ proletara. La revolucio, okazigita de la proleta klaso tamen liberigis la kamparanojn el subpremo de la grandbienuloj. Okazis rangegaliĝo. Malgrandiĝis la proporcio inter bienposedantoj kaj senterhavuloj, pligrandiĝis tiu de la mezbienuloj. Nia kamparanaro fariĝis burĝeta. Ĝi fariĝis sendependa klaso, kiu post ekstermo de la grandbienuloj kaj kapitalistoj restas la sola klaso, kapabla kontraŭstari la proletaron. Sed tamen ĝi neniam povos akiri la politikan potencon pro la specialaj kondiĉoj, pri kiuj mi ĵus parolis…

K-do "?" parolis longe pri tiu temo; li kvazaŭ faris antaŭ mi lecionon pri marksismo, kaj estis konstateble, ke li posedas fundan konon de la verko de Karl Marks.