Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la alilandaj laboristoj ankoraŭ ne konkeris la potencon, ni do estas devigataj kontrakti kun la burĝaj registaroj por krei en Rusio la ekonomian kondiĉaron, kiu ebligos, en pli malpli proksima tempo, la malstarigon de la N.E.P. Sed estas neforgesende, ke tia plano povos fine efektiviĝi nur per la helpo de la tutmonda laboristaro kaj ĝia venko kontraŭ sia propra burĝaro. Se tiu venko ne okazos sufiĉe frue ni ne povos elteni la pozicion: la kapitalistaro tiam venkos ĉe ni kaj nia Revolucio restos en la Historio kiel la unua sensukcesa provo pri starigo de socialisma reĝimo.

La bolŝevika revolucio almenaŭ montris kiamaniere la proletara klaso povas konkeri kaj konservi la politikan potencon. Sur tiu kampo nia venko estas nekontestebla. La Pariza Komunumo fiaskis en tiu provo. Sed ni profitege lernis el tiu fiasko. La proletaro de la aliaj landoj ankaŭ profitos je nia sperto.

Hodiaŭ, kiel antaŭ kelkaj jaroj, ni ne dubas pri la neevitebleco de venonta tutmonda Revolucio. Temas nur pri kiamo. La marksismo, kiel klarigo de la historiaj faktoj, estas vera ĝeneraltrajte. En tiu doktrino ni ĉerpas la plej certan direktivon…

K-do "?" parolis kun forta konvinko, kiel homo cerbuminta la demandon, kiun li pritraktas. Kun streĉita atento mi aŭskultis. En la buŝo de mia interparolanto mi retrovis kion jam kelkfoje mi legis en komunistaj revuoj. Dialektike tiaj klarigoj ja estas akceptindaj. Tion mi konfesis kaj aldonis: Estante mem komunisto, mi nature akceptas la marksanan teorion. Tamen mi sincere konfesu, ke iafoje duboj eniras mian cerbon. La klarigo de la historiaj faktoj per la marksismo igas min memori pri la "Diskurso pri la Universala Historio" de l’ fama franca episkopo Bossuet. Li majstre klarigis ĉion per la Evangelio: li per trafaj argumentoj pruvis, ke eĉ la malamikoj de l’ Katolikismo laboras por la triumfo de l’ Sankta Eklezio. Tamen tiuj argumentoj, kiuj tiutempe ŝajnis valoraj, vekas rideton eĉ ĉe la nuntempaj apologiistoj.