Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

– Kompreneble, oni ne devas konsideri la verkon de Marks kiel biblion, intermetis K-do "?".

– Nu, permesu, ke mi ankoraŭ starigu antaŭ vin unu demandon. Ni interkonsentis, ke abundeca stato estas necesa por la funkciado de socialisma reĝimo. Sed por krei tiun abundecon, intensa produktado estas necesa. Ĉu oni povas atingi tiun intensecon, kiam ne plu ekzistas la salajrinstigilo ĉe laboristoj kaj la persona gajnemo ĉe direktantoj? Rilate tiun punkton la eksperimento de via Revolucio povus esti, se ne absolute decidiga, almenaŭ tre instrua. Kion oni jam spertis pri tio?

K-do "?" direktis al mi esploreman rigardon, ekbruligis alian cigaredon, enpensiĝis momenton kaj ekparolis:

– Nu, vi ja scias, ke mi restis for de Rusio dum sufiĉe longa tempo. Nun apenaŭ de tri semajnoj mi revenis ĉi tien; sekve mi devas konfesi, ke via demando trovas min iom nepreparita, por ĝin respondi kiel decus. Cetere mi opinias, ke la ĝisnuna sperto farita tute ne sufiĉas por akiri certecon pri la plej trafaj rimedoj uzendaj por veki kaj instigi laboremon. Estas ja certe, ke ni devis starigi en fabrikoj monpremiojn por diligenteco kaj konstanteco, ankaŭ laŭtaskan laborpagon, tajlorsistemon kaj aliajn rimedojn, uzatajn en kapitalistaj entreprenoj.

La popolamaso en sia granda plejmulto bedaŭrinde havas nenian komprenon pri funkciado de komunisma mastrumado. Ĝia spiritstato estas tute formita de kapitalanaj influoj. Longdaŭra edukado estos necesa por aliigi tiun spiritstaton. Eble kelke da generacioj pasos antaŭ ol oni ne plu bezonos salajran instigilon por igi la laborantojn produkti samintense kiel sub la skurĝo de l’ kapitalismo. La laboro devos esti glorata, kvazaŭ sanktigata kaj la nenionfaruloj konsiderataj kiel plej egaj krimuloj…

Interŝanĝinte kun K-do "?" plej diversajn konsiderojn pri tiu morala flanko de la Revolucio, ni revenis al pli praktikaj demandoj. Adiaŭonte mian gastiganton mi konklude demandis lin: Nu, post du tagoj mi forveturos. Estas antaŭvideble, ke mi estos superŝutata per demandoj kiam mi renkontos k-dojn. Kion mi respondu? Sincere dirite mi preskaŭ nenion komprenas pri la ĉi-tiea situacio. Mi