Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

observas, petas klarigojn kaj ĉiam trafas nur dubeŝancajn respondojn. Mi ne komprenas… Verŝajne mi estas pli malinteligenta ol iuj vizitintoj de Rusio, kiuj jam raportis firmtone, ĉu laŭdante kun entuziasmo, ĉu akre kritikante?…

– Se vi volas juĝi ĉion per via propra saĝo, respondis K-do "?", vi ja certe ne povas akiri firman konvinkon dum trisemajna restado ĉi tie. Kion mi diras!… Estas eĉ multaj Rusoj, kiuj komprenas nenion pri la okazintaĵoj de ili travivitaj. Pripensadu, observadu, kaj neniam forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al la teorio, sed ke la teorio devas adaptiĝi al la vivo. La praktiko montras tion, kio estas vera en la teorio. Kunportu nepre la firman konvinkon, ke la komunistaj gvidantoj celas nur la verajn interesojn de l’ tutmonda proletaro. Kiam la alilandaj proletoj estos ankaŭ prenintaj en siajn manojn la regadon de l’ socio, tiam eble, sed nur tiam, ni povos kun sukceso starigi komunismon…

Adiaŭinte K-don "?", mi revenis laŭlonge de la rivero Moskova, kies akvaro malrapide fluas. La Kremlo radiis per ĉiuj oraĵoj de siaj kupoloj. Estis varme, kviete. Moskvo, la Meko de l’ Mondrevolucio, aspektis tre paceme. Nur la ruĝa standardo, flirtanta super iu turo de l’ Kremlo, simbole rememorigis pri la okazintaĵoj…

*       *
*

Foriro

Ĵaŭde, 31an de aŭgusto. (El mia notlibro).
Klopodoj pri forveturo. Mi pagis por la bileto kaj pasportvizoj (Letonia kaj Latvia) 81 600 000 rublojn. La oficistoj de Komintern zorgis pri tiuj aferoj. Je la 17a horo venos K-do kun la necesaj legitimaĵoj. Mi atendas. K-doj Polakov, Futerfas kaj Demidjuk ĉeestas en la hotelo "Lux". Ili afable akompanos min al la stacio. Estas jam la 17a kaj duono. Neniu venas. Mi malpacienciĝas…

– Nu, ĉu vere vi opinias foriri hodiaŭ, alparolas min franca K-do, kiu oficas ĉe Komintern?

– Certe!… Ĉi-matene mem oni sciigis min, ke ĉio estas preta por mia foriro. Jen, vidu, mia dorsosako estas jam