Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas kun mi du personoj, viro kaj virino. Ili parolas ruse. Mi aŭdas nur sonojn, kies signifon mi ne komprenas. Pri tio mi ĝojas. Tiel, sola mi restas kun miaj pensoj. Enpensiĝinte mi rigardas tra la fenestron – kaj ne vidas kion mi rigardas, kio estas okulvidebla. Mi vidas kion mi ne rigardas: Ekaperas antaŭ min, kvazaŭ kinematografe, bildoj, kiujn jam plurfoje mi interesege rigardadis en Moskvo. Prezentiĝas obsede la ĉifonvestitaj almozpetantoj, kolportistoj, la ruinaĵoj, la oraĵoj de l’ preĝejoj, la mirinda Kremlo, la ruĝa placo, t.n.. ne ĉar tie okazis revoluciaj scenoj, sed tial ke en la pasinta tempo ĝi estis la ekzekutejo. Sur tiu fama placo staras la plej strangega konstruaĵo, kiun iam mi vidis: la preĝejo "Sankta Bazilo". Neforgesebla bildo,montranta plej mirigan arkitekturstilon. Dekdu malsamaj turoj kun kupoloj diversformaj, diverskoloraj. Mi memoras pri Ivan la Terura, kiu en la dekkvara jarcento konstruigis tiun preĝejon; pri la malfeliĉa sorto de l’ arkitekto, kiu, laŭordone de la imperiestro, estis senkapigata post la finkonstruo de la preĝejo; pri la legendo kiu diras, ke la tirano ordonis tiun senkapigon, tial ke la arkitekto, demandite ĉu li povus konstrui duan similan preĝejon, respondis jese. Ivan la Terura tiom fieris pri tiu konstruaĵo, ke li volis forigi ĉian eblecon pri konstruo de alia simila.

Ankaŭ ekaperas densa popolamaso, kiu sur la rondaj promenejoj, noktomeze, promenas kaj aspektas sufiĉe bonstate, kontente, memfide. Mi memoras pri aŭditaj paroloj, pri la tono per kiu ili estis eldirataj, pri sinteno de personoj, pri io sentebla, neklarigebla. Granda konfuzo regas en miaj pensoj. Kun bedaŭro mi konstatas, ke mi kunportas nur bildojn, nur impresojn, sed nenian firman definitivan juĝon pri la Rusia situacio.

Rapidas la vagonaro. Adiaŭ Moskvo!…

*       *
*