Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Riga

Dimanĉe, 3an de sept. – Glate, senmalhelpe iris la vojaĝo. Mi alvenis ĉi tie je la 9a. Fiakristo kondukis min al esp-isto, kies adreson oni donis al mi en Moskvo: S-ano G. Lampert, juna studento, kiu plej afable sin metis je mia dispono por agrabligi mian restadon tie ĉi. Eksciinte ĉe la stacidomo, ke la vagonaro ĝis Berlin foriros nur je la 23a, S-ano Lampert proponis al mi veturi al Edinburg, kie ni pasigu la tagon ĉe la marbordo. Tiu banloko troviĝas je proksimume 20 km. de Riga, li diris. Kun plezuro mi konsentis iri tien kaj plej agrablan tempon mi pasigis kun mia akompananto. La unuan fojon li havis okazon uzi esp-on kun fremdulo. Tial kun kontento li povis sperti kiel bone oni interkompreniĝas. S-ano Lampert diris, ke nur de ses monatoj li lernis la lingvon. Estas notinde, ke li parolis flue kaj korekte.

Vespere ni revenis al Riga, kaj je la difinita horo mi ekveturis Germanion. Marde, 5an de sept. mi elvagoniĝis en Berlin. Mi finu ĉi tie la rakonton, ne ĉar mi diris, ĉion dirindan, sed tial ke malnoviĝis la okazintaĵoj kaj forpasis la intereso pri ili.

Postvojaĝaj pripensoj

Mia rakontado jam alvenigis al mi multe da leteroj. Pluraj varme laŭdas, kelkaj (nur tri) akre riproĉas. La riproĉintoj estas komunistoj, almenaŭ ili sin nomas tiaj, kiuj diras, ke mi raportis pri Rusio kvazaŭ farus kontraŭulo de l’ komunismo.

Ĉu vere? Fininte mian rakonton, mi rememorigu kion mi diris komence: "Ĉu mi estas tiel akrevida, tiel observpova, ke mi sukcesis vidi la ĝustan fizionomion de vastega mondparto, kie ĉio ankoraŭ bolas, kie ĉio estas kvazaŭ en eksperimenta retorto? For de mi tia penso!… Mi promesas nur eldiri miajn impresojn, – kaj impresoj ne estas juĝoj."

Certe mi ne estas tiel memfida, ke mi povu havi definitivan juĝon pri la Rusa Revolucio. Mi avertis la legantojn, kaj promesis diri kion mi vidis, kion mi sentis. Nur sincereco gvidis mian skribilon. Kaj se mia parolo iafoje