Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

koritraŭdiras iun kredon, des malpli bone! Sed mi povas diri nur mian penson. Mi avertis, ke mi ne juĝas, sed nur raportas. Ĉu do komunisto devas fermi la okulojn, kiam li vidas ion malbonan, malbelan? Ĉu komunismo estas nova religio, havanta dogmojn, kiujn neniu povas diskuti, neriskante esti konsiderata kiel herezulo?

Mi havas alian komprenon pri komunismo. Mi eĉ opinias, ke ili ne estas sagacaj komunistoj, ti-kiuj rilatas al la marksa verkaro kiel kredulo al sankta Biblio.

Mi ja spertis kelkfoje, ke ekzistas en niaj rondoj tiaj kreduloj. Por ili la vivo devas adaptiĝi al la teorio; dum mi konsideras la marksismon nur kiel esplormetodon, kiu faciligas komprenon pri la malsimplaj, interplektiĝantaj historiaj faktoj. Vera komunisto estas, laŭ mia kompreno, ti-kiu aplikas la metodon kaj ne religie kredas je la doktrino. La doktrino povas en kelkaj punktoj esti erara, tiam la esplormetodo mem ebligas reĝustigon.

Tiel ĉiam faris Lenin. Nuntempe oni parolas pri leninismo, kaj mi antaŭvidas, ke tiu nova ismo simple estas revizado de l’ marksismo. Tiel iom post iom oni aliigas la kredon de la komunista amaso, kiu nekonsciante pri tio sekvas novan direktivon. Kaj aliel bedaŭrinde ne povas esti.

La unuan fojon en la historio, la proletara klaso de vastega mondparto batalakiris kaj konservis la regan potencon. Ĝi provis apliki novan socimastrumadon. Sed la sperto montris, ke en la nunaj kondiĉoj estas neeble funkciigi socialisman ekonomion. Lenin ekvidis la nepran necesecon malantaŭeniri. La N.E.P. okazis. Post tiu duonrestarigo de l’ kapitala sistemo oni konstatas revigliĝon de la tuta ekonomia vivo.

Kion tio signifas? Kiu ne estas blindigita per teoria kredo, tiu devas, vole nevole, konfesi, ke la apliko de socialismaj priricipoj ne donas la rezultojn, kiujn ni antaŭvidis. Oni kompreneble povas longe diskutaĉi pri la kialoj de tiu fiasko, sed la faktoj parolas pli elokvente ol plej subtilaj rezonoj.

*       *
*