Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Longe cerbuminte tiujn problemojn, okazis kelkfoje, ke mi demandis min: "Ĉu ci estas ankoraŭ komunisto?" Eble kelkiuj opinias, ke tia demando estas tre malinda. Des malpli bone! Tamen, ili ne koleru antaŭtempe. Ili aŭskultu.

Mi ne estas el tiu kategorio de homoj, kiuj fidele kaj dumvive restas alligitaj al iu religio, partio aŭ sekto en kiu la hazardo aŭ iafoje la profitemo metis ilin. Senĉese mi penadas orienti min en la labirinto de la diversaj teorioj kaj doktrinoj.

Antaŭmilite, dum pli ol 10 jaroj, mi partoprenis en la anarkia movado. Min entuziasmigis la idealo predikita de homoj kiel Reclus, Kropotkin, Nieuwenhuis kaj aliaj. Sed, en 1914, konstatinte, ke multaj anarkistoj agas tute same kiel socialistoj kaj aliaj patriotoj, dubo eniris mian spiriton. Tiam mi komencis alispirite prijuĝi la homojn, la teorion, kaj observi per tute aliaj okuloj. Ŝajnis, ke kolorigitaj okulvitroj defalis. Mi ĉesis kredi, mi diras kredi, je la anarkismo. Faktoj de mi antaŭe observitaj, kaj kiujn mi konsideris negravaj, ŝajnis al mi tiam treege atentindaj: Mi alvenis al la konkludo, ke la bela anarkia idealo, kapabla esti direktivo bona por kelkaj superaj kaj noblaj spiritoj, kaŭzas treege detruajn efikojn ĉe individuoj, kiuj ŝirmas siajn malvirtojn per la mantelo de libereco kaj memregrajteco. Plie, analizante miajn ĉiutagajn agojn, mi demandis min, ĉu mi ĉiakaze plenumus mian devon, se iu socia forto ne ĝin trudus al mi. Kaj por esti sincera mi devis agnoski necesecon de reguloj, de disciplino, de submetiĝo de persona profitemo sub la ĝeneralan.

La anarkia teorio instruas, ke ĉio malbona en la mondo devenas de la Leĝo, de la regpovo, kiun individuoj aljuĝis al si, ĉu perforte, ĉu ruze, ĉu per iu ajn alia rimedo. Se tio estas vera, sufiĉus do forrenversi ĉiun ajn regpovon kaj starigi plenan liberecon por ke feliĉo kaj bonfarto regu en la socio.

Tio simple estas hipotezo, bezonanta eksperimenton por trafi ĉu pravigon ĉu malpravigon. Ĝis nun neniu tia grandskala eksperimento estis farita. Dialektikistoj povas