Paĝo:Lanti - El verkoj de E. Lanti, 1982, II.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

do, kun ŝajna logiko, subteni tiun hipotezon. Plie, la ĉiutagaj malbonoj, okazigataj de la regpovo, povas esti utiligataj kiel pravigaj argumentoj.

Sed oni ankaŭ povas kolekti multe da faktoj, kiuj montras, ke kie ne ekzistas leĝoj okazas ega malordo, rabado kaj malebleco pri ĉia ajn kulturo.

Mi tamen ne intencas hodiaŭ ataki la pozicion de miaj antaŭaj "samkredanoj". Mi ne povas riproĉi al ili pro "kredo", kiun mi havis dum pli ol dek jaroj. Tiam, sincera mi estis, kaj nun volas nur same sincere konfesi, ke foriĝis tiu antaŭa kredo mia.

Por klarigi al si la evoluon de la homaro oni povas nur starigi hipotezojn, kiuj estas pli malpli facile pravigeblaj. La hipotezo sur kiu kuŝas la anarkia teorio ŝajnas al mi erara, tial mi aliĝas al alia, pli akordiĝanta kun la faktoj.

Mi ne neas, ke la regpovo plenigis la tutan historion je krimoj kaj perfortoj. Mi ne dubas, ke estonte ankaŭ la regpovo krimos kaj perfortos. Sed la demando staras nun antaŭ mi jene: ĉu la homaro estus atinginta ian gradon de kulturo, se regemuloj ne estus trudintaj sian volon al la senvola amaso? Ne, kordolore mi devas respondi, se mi parolas sincere. Tial hodiaŭ mi hipotezas, ke, en la pratempo, ti-kiu trudis sian regadon, ĉu perforte, ĉu alirimede, al siaj kunuloj ebligis tiel ian progreson, ian gradon de kulturo. Oni rimarku, ke mi ne diras, ke la regado kreas kulturon, sed "ebligas". Estas necese substreki tiun vorton. Kompreneble estus pli bone se ĉiuj interkonsente direktus siajn fortojn al iu difinita celo; sed estas konstatebla fakto, ke ne povas okazi ĉies interkonsento, almenaŭ pri la rimedoj uzendaj por atingi la celon. Sekve, anstataŭ opinii, laŭ la anarkia hipotezo, ke ĉio malbona en la homaj socioj devenas de perforto, leĝo aŭ regpovo, mi alvenis al tiu alia opinio, nome, ke perforto, eĉ tiraneco utilis en la pasinta tempo por progresigi la homaron. Se neniam estus ekzistinta en la senforma, senkaraktera homamaso iu perforto inteligenta neniu progreso estus okazinta.