Senleĝa socio estas ja alcelinda. – Povas esti, ke post jarcentoj ĝi estos ebla. Sed estas necese por tio, ke la homoj, ĉiuj homoj, estu atingintaj altan gradon de moraleco kaj perfekteco, kiu tute mankas al ni nuntempe.
Kompreneble oni povas rebati, ke la kulturo jam atingita de kelkaj civilizacioj ne valoras; ke pli enviinda, pli vivinda estus la situacio de afrikanoj, kiuj konas nek leĝojn, nek ĝendarmojn. Tio estas dialektike pravigebla. Sed estas tamen notinde, ke neniu el ti-kiuj tiele argumentas, iras vivi ĉe la afrikanaj senleĝuloj…
*
Samkiel antaŭ 6-7 jaroj mi ekdubis pri efektivigebleco de la bela idealo predikita de preskaŭ sanktuloj kiel Reclus aŭ Kropotkin, same nun mi ekdubas ĉu socio povas funkcii, kiam forestas kapitalo, kiam ĉiu gajnemo kaj ŝparemo estas malebligata. Nur eta malplimulto da idealistoj povas labori, instigate de idealaj motivoj. En Rusio, ekzemple, la "komunistaj sabatoj" apenaŭ influis sur la amason. La ekzemplo de Trocki, portanta ferajn trabojn, lasis indiferenta la grandan plimulton.
Ĉu neniam socio ignoranta kapitalon povos funkcii? Tion mi ne scias. La estonto nur povas respondi tian demandon. Sed la sperto akirita dum la rusa Revolucio montras, ke nuntempe nur sociaranĝo bazita sur kapitala ekonomio povas vigligi la industrion kaj forigi malsaton. Tio estas ja bedaŭrinda konstato; sed utilas neniel fermi la okulojn, kiam oni sincere serĉas solvon de problemo.
*
Falinte de la alta idealeca turo, kie mi kutimis karesi kaj luli mian revon, mi sentas min hodiaŭ treege kontuzita. Dolora estas mia spiritstato.
Tamen sur la ruinaĵo de miaj kredoj staras sendifekta iu ideo: la internaciismo. La ĉiutaga vivo montras la pravecon de tiu ideo. Estas okulfrape, ke malgraŭ ĉiuj baroj la homaro iras, en sango kaj perforto, al pli kaj pli intima unueco. Ĉiuj problemoj solvendaj, ĉu politikaj,